Bakterioj
El Vikipedio
Biologio > Prokariotoj > Bakterio < Mikrobo < Bacilo < Viruso
Bakterio -- ano de unu de la du prokariotaj grupoj. Kiel ĉiuj prokariotoj, ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn.
La inventinto de la mikroskopo, Antoni van Leeuwenhoek eltrovis la bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis Pasteur eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj.
Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la helpo de bakterioj.
Antau la jaro 1977, sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas bakterioj. Tamen oni nun scias ke ekzistas du grupoj -- la bakterioj kaj la arkioj.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://tolweb.org/tree?group=Eubacteria&contgroup=Life_on_Earth
- http://www.dsmz.de/bactnom/bactname.htm
- http://jb.asm.org/cgi/content/full/180/18/4765?view=full&pmid=9733676
- http://www.rowland.harvard.edu/labs/bacteria/index_movies.html