Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Acido - Vikipedio

Acido

El Vikipedio

Por aliaj signifoj de la vorto "Acido", rigardu Acido (apartigilo)


Acidoj povas ruĝigi lakmuson (lakmuso estas natura vegetaĵa kolorenzo akirebla el likenoj), kaj ili reakcias kun diversaj metaloj, liberigante hidrogenon kaj solvante la metalon.

Formika acido, aminoacido

[redaktu] Laŭ la koncepto de Arrhenius

En 1887 la sveda kemiisto Svante Arrhenius formulis difinon por acidoj kaj bazoj laŭ la specoj kiujn ili formas ĉe solviĝo en akvo.

Acidoj de Arrhenius estas substancoj kiuj solviĝas en akvo, produktante hidrogen-jonojn (H+). Bazoj de Arrhenius estas substancoj kiuj solviĝas en akvo, produktante hidroksid-jonojn (OH-).

Hidrogena klorido (HCl) kaj natria hidroksido (NaOH) estas respektive ekzemploj de acido de Arrhenius kaj bazo de Arrhenius. Ili joniĝas en akvo jene:

HCl akvo> H+ + Cl-

NaOH akvo> Na+ + OH-

Tial, laŭ Arrhenius la specifaj ecoj de acidoj kaj bazoj, kiel ilia konduto rilate lakmuson, rezultas el la ĉeesto de jonoj H+ kaj OH- respektive.


Kvankam oni povus konsideri ilin sufiĉaj, almenaŭ sur fundamenta nivelo, la difinoj laŭ Arrhenius havas du malavantaĝojn: (1) ili taŭgas sole por akvaj solvaĵoj, kaj (2) la identeco de la acido en akvaj solvaĵoj estas trosimpligita. Pri ĉi-lasta punkto ni devas diri, ke "liberaj" hidrogen-jonoj (H+ ) ne povas ekzisti en akvo - fakto, kiun ne sciis Arrhenius. Hidrogena atomo, kiu konsistas el unu protono kaj unu elektrono, perdinte unu elektronon (pro joniĝo), iĝas nura nukleo - en tiu ĉi kazo do unu protono. La altira povo inter tiu ĉi nuda protono kaj polusa akvo-molekulo estas sufiĉe forta por unuigi la hidrogenan jonon kun la akvomolekulo, formante hidronian jonon (H3O+). (Por klare apartigi la jonojn, oni resumu: hidrogena jono estas H+ , hidroksida jono estas OH-, kaj hidronia jono estas H3O+).

La ligo, kiu ligas la protonon al la akvo estas kunordiĝa kovalenta ligo, ĉar ambaŭ elektronoj devenas de la oksigena atomo.


[redaktu] Laŭ la koncepto de Brønsted kaj Lowry:

En 1923, J.N. Brønsted, dana sciencisto, kaj T.M. Lowry, brita sciencisto, proponis -- sendepende unu de la alia -- preskaŭ samtempe koncepton pri acidoj kaj bazoj, kiu etendis la ideojn de Arrhenius. Ilia difino de acidoj kaj bazoj dependas de tio, kiamaniere tiuj du grupoj da substancoj reakcias unu kun la alia.

Acid-baza reakcio estas difinita kiel reakcio dum kiu protono transiĝas de unu speco al alia.

Acido de Brønsted-Lowry estas tiel proton-donanto kaj bazo de Brønsted-Lowry estas proton-akceptanto.

Tiuj difinoj (1) pligrandigas la nombron da substancoj, kiuj povas esti konsiderataj acidoj kaj bazoj, (2) ne limiĝas al akvaj solvaĵoj kaj (3) klarigas la fakton, ke la acida speco en akvaj solvaĵoj estas la hidronia jono.

Ĉiuj acidoj de Arrhenius estas acidoj de Brønsted-Lowry, kaj ĉiuj bazoj de Arrhenius estas bazoj de Brønsted-Lowry. Sed la malo de tiu ĉi aserto ne estas vera. La teorio de Brønsted-Lowry inkluzivas la teorion de Arrhenius, sed ankaŭ multe pli.

Vidu ankaŭ jenon: forto de acido - poliprotona acido grasacido

[redaktu] Eksteraj ligoj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Acido sub la gloso Category:Acids
Pligrandigu
Pligrandigu
Pligrandigu
Pligrandigu
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com