Poŝtelefono
El Vikipedio
La poŝtelefono estas malgranda, portebla telefono kun ŝargebla akumulatoro.
Ĝia antaŭulo estis la aŭtotelefono. En aprilo de 1973 j okazis unua parolo per poŝtelefono: Martin Kuper el firmao Motorola telefonis al Bell Labs. Tamen unuan vaste vendatan poŝtelefonon firmao Motorola prezentis en marto de 1983 j. Ĝi estis Motorola DynaTAC 8000X, kiu pezis 850 g kaj kostis 4000 $. Nunaj poŝtelefonoj estas facile enpoŝigeblaj, pezas nur kelkcent gramojn kaj havas pretec-tempon de pluraj tagoj kaj paroltempon de pluraj horoj.
La poŝtelefona sistemo baziĝas sur stacioj, kiu ordinare havas antenan maston aŭ estas lokitaj sur alta konstruaĵo. Ĉiu stacio provizas t. n. ĉelon kun diametro de kelkaj kilometroj (pro tiuj ĉeloj kelkaj nomas poŝtelefonon "ĉela telefono"). Poŝtelefono, kiu troviĝas en tiu ĉelo, povas kontakti la stacion kaj registriĝi tra ĝi. Kiam iu vokas la numeron de tiu poŝtelefono, la stacio respondas kaj peras la vokon al la poŝtelefono. Por certigi kontakton poŝtelefono ĉiujn 20 sekundojn konfirmas sian ĉeeston.
Poŝtelefonoj komunikas kun stacioj per mikroondoj kaj uzas sendopovon inter 100 mW kaj kelkaj vatoj. Tiu mikroradiado povas per varmo, eble ankaŭ alimaniere, influi la histon de homa korpo. Tial kelkaj homoj timas, ke la uzo de poŝtelefonoj malutilas la sanon. Estas rekomendinde, ne senbezone altigi la sendopovon, ekzemple per telefonado en fermita aŭto sen ekstera anteno.
Pluraj landoj malpermesas la uzon de poŝtelefono dum stirado de aŭtomobilo, por eviti distriĝon de la atento.
Modernaj poŝtelefonoj kutime havas multajn aliajn funkciojn ol nuran telefonadon. Multaj homoj ĉefe uzas siajn poŝtelefonojn por sendi tekstmesaĝojn (SMS). Kelkaj poŝtelefonoj povas ankaŭ sendi bildmesaĝojn (MMS), kaj multaj aparatoj inkluzivas ilojn kiel kalkulilon, alarmon, kalendaron, kaj eĉ fotilon, videokameraon aŭ biradan (navigadan) sistemon. Normala funkcio estas ankaŭ modemo por uzi Interreton rekte de la poŝtelefono aŭ de kutima komputilo uzante la poŝtelefonon kiel modemon (per GPRS aŭ alimaniere). Ekzistas ankaŭ aparta teĥnologio WAP kiu ebligas montri speciale faritajn kaj plisimpligitajn retpaĝojn sur la ekrano de poŝtelefono. Tute flanka afero ĉe multaj poŝtelefonoj estas diversaj amuzaĵoj kiel komputilaj ludoj, radio kaj MP3-ludilo. La modelo N-Gage de Nokia fakte pli estas ludmaŝino ol telefono. Ĝenerale eblas diri, ke nunaj poŝtelefonoj pli similas poŝkomputilon. Aparatoj, kiuj senkaŝe havas trajtojn de poŝkomputilo (operaciumo, procesoro, ĉiparo de vidiga sistemo, tuŝekrano, aldona programaro ka) ofte estas nomataj komunikiloj aŭ smartfonoj.
[redaktu] Produktantoj de poŝtelefonoj
- Motorola
- Nokia (kompanio) (Suomio)
- Samsung
- Siemens
- Sony Ericsson (Svedio, Japanio)
[redaktu] Ekstera ligo
- Vasco Milanez, Jimes, La ĉela telefonsistemo, detale pri poŝtelefonoj en Esperanto.
- Vasco Milanez, Jimes, La ĉela telefonsistemo, en eLibrejo.