Ĝenroj de videoludo
El Vikipedio
Ĉi-sube estas provo listigi la ĉefajn ĝenrojn de Videoludo kun kelkaj ekzemploj en ĉiu ĝenro. Tiu ĉi listo ne estas, kompreneble, konsiderenda kompleta. Kelkaj videoludoj estas fakte neordigeblaj.
Enhavo |
[redaktu] Agludoj
[redaktu] Frapadu ĉiun
La frapadu ĉiun-aj ludoj (angle: Beat them all) alinome Progresadaj luktaj ludoj estas videoludoj tre similaj al la Luktaj ludoj. La malsameco estas ke la heroo nepras transpasi nivelon luktante kontraŭ multegaj malamikoj. Ofte eblas kunlukti kun alia ludanto kaj ankaŭ troviĝas objekto ke la ludantoj devas pluki por pli facile antaŭeniri.
Ekzemploj : Double Dragon, Splatterhouse, Final Fight, Streets of Rage, Die Hard Arcade, Devil May Cry et Viewtiful Joe...
[redaktu] Luktaj ludoj
Luktaj ludoj (angle : Fight game) estas tre populara ludĝenro. Ĝi konsistas el du ludantoj sur luktejo frapante unu la alian ĝis unu el ili knokaŭtas. La rimedo uzata por superi la kontraŭulo estas ofte mane, de korp' al korpo, uzante luktosportoj kiel bokso, kungfuo aŭ aikido aŭ helpe de armiloj kiel sabro aŭ hakilo. Oni ankaŭ povas ataki de malproksime kun magiaj povoj (vidu la Ĉi). Apartaĵo de tiu ĝenro estas ke ĝi ne estas trovata surkomputile. Oni povas ludi ĝin nur per konzoloj.
Ekzemploj : Tekken, Streetfighter, Virtua Fighter, Dead or Alive, Soul Calibur...
[redaktu] Ŝtelmovaj ludoj
Ŝtelmova ludo (angle: Stealth game) aŭ Enfiltrada ludo estas tutnova ludĝenro, ido de la pafludoj. Ĝi gajnis egan popularecon de kelka tempo kaj riveliĝas aparta kaj grava ĝenro. La ludanto devas enfiltri bazon aŭ ejon plena je malamikoj, sed, male de kutimaj pafludoj, kie la ludantoj delektas fari kiel eble plej bruon kaj sovaĝe amasbuĉi ĉion ajn ekmoviĝanta, por gajni la plej bona rimedo montriĝas silente ŝtelpasi kaj se necesas rapide kaj kviete mortigi la gardisto kiu malhelpas vin antaŭeniri, sub minaco vidi senfina helpotaĉmento superŝuti vin. Tiu ludtipo estas tamen konsiderinda kiel agludo ĉar la celo ĉiam estas ankoraŭ venki la kontraŭulojn, kaj ĝi kaŭzas tre stresan staton ĉe la ludanto.
Ekzemploj : Metal Gear Solid, Splinter Cell, Hitman, Beyond Good & Evil...
[redaktu] Platformaj ludoj
En la platformaj ludoj (angle: platform game), la heroo devas eviti aŭ ĉirkaŭiri obstaklojn, salti al platformojn kaj vanigi kaptilojn. Tre maljuna ludĝenro, ĝi estis ofte en du dimensioj, sed de la alveno de la 3-a dimensio, la ĝenro ne prezentas la saman formon. Kvankam, ĝi ĝenerale ankoraŭ aspektas kiel desegnitaj filmoj kun infancela dezajno.
Ekzemploj : Castlevania, Crash Bandicoot, Donkey Kong, Prince of Persia,Rayman, Sonic, Spyro the Dragon, Super Mario...
[redaktu] Pafludoj
[redaktu] Subjektivaj pafludoj
Estas tre baza ĝenro ankaŭ nomina "pafludo je la unua persono" (el la angla First Person Shooters alinome FPS. Movo kaj pafado estas la du ĉefaj agoj de la ludanto. Efektive la ekrano prezentas pafilon kvazaŭ vi estus en la okuloj de la personulo kaj vi devas pafi al ĉio kiu movas. Ĝi estas tre populara milita ludĝenre tre ŝatata interrete kontraŭ senfinaj malamikoj.
Ekzemploj : 3D Monster Maze, Doom, Half-Life, Unreal, Quake,Far Cry, 007 Goldeneye...
[redaktu] Objektivaj pafludoj
(angle: Third Person Shooters) Vi havas plimalpli la saman mision ol en la subjektivaj pafludoj krom ke tiukaze vi vidas vian personulon surekrane. Ĝi do ne akirigas la samajn impresojn.
Ekzemploj : Blood Rayne, Mafia, Grand Theft Auto, Tomb Raider, Max Payne...
[redaktu] Mitraladaj ludoj
(el la angla Shoot them up) Tiu ĝenro iel similas al la subjektiva pafludo. Vi povas direkti homon sed ĝenerale temas pri aviadilo aŭ aliaj veturiloj. Dum vi staras en la stirejo kun subjektiva vido, via misio konsistas el venki la aliajn aviojn helpe de diversĝenraj pafiloj. Vi devas samtempe konduki vian veturilon kaj eviti la malamikajn kuglojn. Je la fino de la nivelo (la ludo konsistas el multaj), vi ĝenerale renkontas la tradician fortikulon, malamiko pli rezisteca kaj nevenkebla ol la aliaj.
Ekzemploj : Space Invaders, Radiant Silvergun, Border Down...
[redaktu] Aventuraj ludoj
[redaktu] Aventuraj ludoj
La limoj de la aventuraj ludĝenroj (Adventure games en la angla) estas tre malfacile takseblaj. Por klarigi la aferon, oni povus skribi ke tiu ĝenro estis fakte la unua ludĝenro. Ofte komputilaj, tiuj ludoj konsistas el solvi enigmojn kaj evolui en universon helpe de la komputila muso. Sed nuntempe ke tiu ĝenro progresive malaperas, estas malfacile determini la limon inter tiu ĝenro kaj objektiva ludĝenro aŭ rolludoj.
Ekzemploj : Dune, Indiana Jones, Maniac Mansion, Myst, Ico, Zelda...
[redaktu] Rolludoj
Komputil aŭ video rolludoj (Role Playing Game aŭ RPG en la angla) propozas direkti personulon tra imagaj universoj, ofte fantastaj. Fakte, estas la surtablaj rolludoj en tri dimensioj. Ambaŭ universoj estas tute similaj.
Ekzemploj : Rogue, Final Fantasy, Dragon Quest, Dark Age of Camelot...
[redaktu] Interretaj Multuzantaj Rolludoj
Eble pli bone konata kiel MMORPG aŭ Massively Multiplayer Online Role Playing Game en la angla, estas la interreta versio de la rolludoj. Ĝi ebligas senfinaj uzantoj ludi sur la sama ludo samtempe kaj do reprezentas titanajn eblecojn.
Ekzemploj : World of Warcraft, Runescape, Everquest, Final Fantasy XI...
[redaktu] Hororaj ludoj
(Survival horror en la angla) Ekde tempo nememorebla, homo ŝatis travivi timegon kaj senti tremojn. Tra ĉiuj artoformoj, la timo estas esprimita. Kompreneble, video kaj komputilludoj ne estas ŝparitaj de tiu terurondo. La almiksaĵoj similas al tiuj de kino. La heroo evoluas en morba kaj alarma medio, freneziĝas je tutsubitaj vidaĉoj kaj kelkfoje entute kaj komplete freneziĝas. Tamen, tiuj universoj ne estas monotonaj kaj eĉ plivole zorgodonaj : hordoj da sorĉitaj kadavroj kaj kaprompaj enigmoj atendas vin. Tiu ĝenro do ofte similas al aventuraj ludoj, kun pli-malplia dozo de teruro.
Ekzemploj : Alone in the Dark, Resident Evil, Silent Hill, Project Zero, Forbidden Siren...
[redaktu] Pensigaj ludoj
[redaktu] Puzlaj ludoj
Angle : Puzzle games
Ekzemploj : Bomberman, Dr Mario, Lemmings, Sokoban, Tetris
[redaktu] Administradaj ludoj
En administada ludo, la ludanta misio estas estri kaj administri la vivon kaj la sorton de uloj aŭ ejo. Ĝenerale, vi devas mastri kaj konstrui domon aŭ eĉ domaron kies loĝantoj disponos pri la vivnepraj bezonoj : manĝi, resaniĝi, ktp... Vi devos ankaŭ zorgi pri la ekonomia kresko de la ejo.
En aliaj ludoj, la ludanto eĉ eblas enkorpiĝi Dio kaj do responsas pri la tuta organizaĵo de la tero. Estas ankaŭ sportan branĉon al tiu ĝenro : vi misio konsistas el personigi trejnisto kaj do administri sportan (plejofte futbalan) teamon (kiel Championship Manager).
Ekzemploj : Airline Tycoon, Civilization, Black & White, The Sims, Transport Tycoon...
[redaktu] Strategiaj ludoj
En la angla Strategy games. Ekzistas ankoraŭ nuanco inter la RTS (Real-Time Strategy) kaj la TBS (Turn-Based Strategy).
Ekzemploj : Advance Wars, Heroes of Might a Magic, Dune, Command & Conquer, Age of Empires...
[redaktu] Sportaj ludoj
[redaktu] Kondukaj sportludoj
La ludoj kie eblas konduki veturilojn (ĉu duradaj ĉu kvarradaj) estas ankaŭ tre maljuna kaj tre populara ĝenro, alternativo al agludoj. Temas plejofte pri aŭtkonkursoj en fermata cirkvito. En kelkaj ludoj, vi povas antaŭ la starto zorgi pri viaj aŭtomobiloj kaj aldoni iloj se vi posedas monon (gajnita per la konkursoj). La ĝenro estas ankaŭ nomata "Veturilkonkursaj ludoj" (Racing Games). Ekzistas ankaŭ sub-ĝenro kie vi devas dumkonkurse lukti kontraŭ la aliaj konkurantoj kiel en WipEout aŭ Mario Kart.
Ekzemploj : Gran Turismo, Ridge Racer, Toca Touring Car, Colin MacRae Rally, Sega Rally 2...
[redaktu] Teamaj sportludoj
Video kaj komputilludoj estas vera spegulo de la ĉiutaga realvivo : la publikaj interesoj kiel piedpilko, usona piedpilko, rugbeo, glacihokeo, basbalo, kriketo, korbopilko retroviĝas en ludoj.
Ekzemploj : Pro Evolution Soccer, Fifa, NBA Jam, Rugby...
[redaktu] Aliaj sportludoj
Aliaj sportludoj kiel golfo, olimpiaj ludoj, teniso, neĝobreto, rulsketado, surfotabulo ktp... estas trovebla sed tamen malpli popularas ol la teamaj sportludoj.
Ekzemploj : Torino 2006, Tiger Woods, Tony Hawk's Pro Skater, SSX...
[redaktu] Diversĝenraj ludoj
[redaktu] Simuladaj ludoj
Ekzemploj : Ace Combat, Flight Simulator, Freelancer, Silent Hunter...
[redaktu] Muzikaj ludoj
Music Games en la angla. La muzikaj ludoj aŭ ritmaj ludoj estis ĝenerale arkadaj ludoj, kies celo estas sekvi la muzikritmon kaj plenumi ekzercojn. Kelkaj ludoj postulas specialaj flankaparatoj por ebli ludi. Freŝdate, novaj ludoj aperis kun kiuj eblas kanti per mikrofono aŭ danci sur tapiŝo, ambaŭ konektitaj al la konzolo (tiu ĝenro ankoraŭ ne ekzistas sur la komputilo). Tiun ludĝenron plivole virinoj ŝatas.
Ekzemploj : Dance Dance Revolution, Donkey Konga, Amplitude, In the Groove...