Vento de Föhn
El Vikipedio
Vento de Föhn [føːn] aŭ Feno nomiĝas vento kiu okazas kiam malalta nivelo de aero estas movata super montaron. Dum la vento supreniras, ĝi ekspansias kaj malvarmiĝas, kio kauzas pluvon. La preskaŭsenakva aero poste moviĝas super la pintojn kaj, kiam ĝi subeniradas, varmiĝas pro la altiĝanta aerpremo kaj tiel estigas varman sekan venton. Tiaj ventoj povas - je ekstremaj kazoj - plialtigi la temperaturon je 30 °C en malmultaj horoj.
[redaktu] Nomo
La nomo devenas de la germana nomo de vento kiu blovas trans la Alpojn de sudo al nordo.
Ankaŭ aliaj lokaj nomoj estas uzataj por tiaspecaj ventoj:
- "Vento de Zonda" en Argentino
- "Vento de Chinook" en la rokmontaro en Usono/Kanado kaj la Chugach montaro en Alasko
- "Vento de Diablo" apud San Francisco, Usono
- "Vento de Santa Ana" en Suda Kalifornio
- "Nor'wester" en suda Novzelando
- "Noroeste" en Santos
- "Halny" en la Karpatoj
- "Fogony" en la Pireneoj de Katalunio
[redaktu] Kuriozaĵoj
Fön estas ankaŭ vaste uzata nomo por harsekigilo en la germana lingvo.