Tildo
El Vikipedio
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Tildo estas la diakrita signo ~. Ĝi ofte estas aldonata super litero. En naturscienco ĝi ankaŭ estas uzata kiel memstara simbolo.
La nomo tildo devenas de 'titilus' en la latina lingvo. Ĝi oriĝinale estis malgranda n post literon: nn > n~ > ñ; an > a~ > ã, ktp.
En la portugala lingvo la tildo estas uzata por la vokaloj /ã/ kaj /õ/, tio estas, ĝi taŭgas por nazaligi la sonon de la vokaloj A kaj O. En la hispana lingvo oni ĝin uzas por esprimi la sonon nj (per ñ).
Ankaŭ en la eŭska, estona kaj la vjetnama oni uzas la tildon.