Asterisko
El Vikipedio
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Asterisko (*) estas signo uzata por indiki kelkajn malsamajn aferojn, kiel la naskiĝtagon, plibonigon de iu eraro kaj (pied-)noton ĉe la tekstero. La asterisko ankaŭ nomigis unu el la plej famaj komikuloj: Asteriks. La signo plejfoje havas kvin aŭ ses strekojn kaj aspektas kiel steleto.
La nomo devenas de la greka vorto αστήρ [astEr] (= stelo), de kiu deriviĝas ankaŭ la vorto "astro".
Komputike, ĝi estas simbolo uzata interalie en multaj komputikaj iloj por simboli la kategorion entenante ĉion ajn. Ĝi ekzemple estas uzata por peti al serĉilo trovi ĉiujn vortojn, kiuj enhavas jenan komencliteron kaj ajnan duan literon. Al la peto "serĉu a*" la serĉilo respondos : "aa ab ac aĉ ....", se ili ekzistas. En pluraj programadlingvoj ĝi simbolas la multiplikon.