Krisigno
El Vikipedio
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
La krisigno estas la marko de interpunkcio kiun oni metas ĉe fino de ordona ĉeffrazo, ekzemple: "Silentu!" Ĝi ankaŭ povas indiki krion aŭ surprizon. Ĝi estas trovebla en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
Oni kredas, ke eble la marko devenas la latina vorto io, krio de ĝojo. Ĉi-tiu estis skribita kiel 'i' supren de 'o'. Ĉi-tiu marko evoluis al nia moderna simbolo.
[redaktu] Matematike
Laŭ matematiko, la krisigno signifas la faktorialon de nombro. Tiel, n! signifas la produton de la entjeroj de 1 al n. Ekzemple, 4! estas 1 x 2 x 3 x 4 = 24.
[redaktu] Komputike
Laŭ komputiko, la krisigno estas ASCII kaj Unikoda signo 33. Multaj programlingvo uzas la krisignon por variaj signifoj. Ĉefe, ĝi signifas logikan neadon: A != B signifas A ne egalas B.
[redaktu] Ŝako
Laŭ ŝaka notado, unu krisigno indikas bonan movon. Du krisignoj indikas bonegan movon.