Terorismo
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Difino(j)
Terorismo (el teroro, siavice el la latina 'terror' - teruro) estas ĉia formo de timigo de la loĝantaro, kun politikaj celoj, ekzemple per brulbotela aŭ bomba detruado de ejoj aŭ objektoj, aŭ per sendistinga mortigo de senkulpaj unuopuloj aŭ grupoj de personoj.
[redaktu] Historio
La plej malnova historie konata ondo da individua terorismo estis, dum la okupacio de Palestino fare de la romianoj, la tielnomataj sikarioj, kiuj mortigis per ponardoj (latine 'sicarius') la judojn kiuj kunlaboris kun la okupaciantoj, cele devigi la ceterajn al rezistado kaj krei netranssalteblan fosaĵon inter la juda loĝantaro kaj la romianoj.
Alia fama terorisma ondo okazis en Rusio dum la du lastaj generacioj de la carisma reĝimo.
[redaktu] Diversaj formoj kaj diskuto
Diversepoke terorismo estis uzata fare de ŝtatoj, politikaj aŭ religiaj organizoj kaj de simplaj banditoj. Tre ofte terorismaj agoj okazas ŝilde de noblaj ideoj, kiel ekz. en Ĉeĉenio (Rusio), Irako, kaj ne nur en unu el la du flankoj.
Al tio oni aldonu la t.n. ŝtatan terorismon, en diktaturoj (kiel la argentina kaj ĉilia juntoj), aŭ fare de unu ŝtato ne kontraŭ la armeo sed kontraŭ la civitanoj aŭ civiluloj de alia ŝtato (ekz. Israelo en Palestino kaj Libano).
Pro ĉio ĉi, je internacia nivelo, oni ne sukcesis konsenti pri difino de "terorismo" akceptebla de ĉiuj.
La kriterioj varias laŭ la flankoj, epokoj kaj laŭ tio, kiu venkis. Dum la Dua mondmilito, la franca reĝimo de Vichy kaj la germanaj aŭtoritatoj nomis teroristoj la partianojn de Charles De Gaulle kaj de la Rezistado. Kontraste, post la venko de ĉi lastaj, oni nomis ilin herooj de la Rezistado, multaj ricevis ordenojn, kelkaj iĝis ministroj ktp.
Cetere, la uzo de la vorto "terorisma" por senkreditigi malamikojn aŭ plipezigi kondamnojn ne estas io nova. Ekzemple, la faman esperantiston Ernest Drezen, kiu kredis je la brila estonto danke al Esperanto kaj Komunismo, oni mortpafis en 1936 sub diversaj (kaj falsaj) akuzoj, interalie esti "teroristo"!
[redaktu] Vidu ankaŭ
- atombombo - bomb-aŭto - bombhomo - brulbotelo - CIA - ETA - IRA - KGB - ŝtata terorismo, Ilich Ramirez Sánchez
- Jacques Derrida en dialogo pri terorismo (Jacques Derrida in Le Monde diplomatique