Tenzin Gyatso
El Vikipedio
Tenzin Gyatso (Taktser, 6-an de julio 1935) estas la 14-a Dalai Lamao. Li ricevis en 1989 la Premion Nobel de Paco.
De 1959 li estas en ekzilo en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).
Enhavo |
[redaktu] Unuaj jaroj
Li naskiĝis en kampara familio el la vilaĝo Taktser en la nord-oriento de Tibeto kaj havis nomon Lhamo Dhondrub. Kiam li aĝis du jarojn, li estis rekonata kiel reenkarniĝo de la 14-a Dalai Lamao, Thubten Gyatso. Lhamo Dhondrub estis proklamita Dalai Lamao en la sama tago, kaj ricevis novan nomon Jetsun Jamphel Ngawang Lobsang Yeshe Tenzin Gyatso (Sankta Sinjoro, Milda Gloro, Kompatanto, Defendanto de la Fido, Oceano de Saĝeco). La Tibetanoj alparolas Tenzin Gyatso kiel Jeŝe Norbu (Juvela Pleneco) aŭ simple Kundun (Esteco). Li bone parolas la anglan lingvon, kio estas tre utila por akiri internacian subtenon.
[redaktu] Kino
Du filmoj estis farita pri la 14-a Dalai Lamao, Kundun de Martin Scorsese kaj Sept jaroj en Tibet de Jean-Jacques Annaud. Kelkaj kinoaktoroj el Hollywood, kiel Richard Gere, Steven Seagal, kaj la Beastie Boys, estas novicoj kaj adeptoj de la Dalai Lamao.
[redaktu] Dalai Lama kaj Esperanto
Dalai-lamao en 2006 transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildstria verko Tinĉjo en Tibeto. Lige kun la ceremonio, Dalai-lamao disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita "kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon". La premio "Lumo de vero" estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris "signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco".