Dalai Lamao
El Vikipedio
(La ĝusta skribo en Esperanto estas Dalai-lamao.)
En 16-a jarcento mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la gvidanton de unu el la kvar tibetaj mahajanaj sektoj de la budhismo, Sodnomghamc, kaj donis al li la titolon Dalai Lamao (Dalai estas mongola vorto, en Esperanto "Oceano"; lamao estas tibetlingva titolo de altranga monaĥo). Pro politikaj kialoj, la Dalai Lamao poste iĝis ankaŭ sekulara gvidanto de Tibeto (rolkombino origine ne permesata al budhismaj monaĥoj), kaj li restis tia ĝis la ĉina invado en la 1950-aj jaroj. Multaj rigardas lin ankaŭ kiel religia gvidanto de la tuta tibeta popolo, kvankam la aliaj tri sektoj havas siajn proprajn gvidantojn kaj formale ne estas subigitaj al lia. Religia gvidanto li estas ankaŭ por budhanoj tibettradiciaj sed ne tibetaj, ekzemple mongoloj kaj kalmukoj.
[redaktu] Listo de la Dalai-Lamaoj
- Gedun Drub, 1391-1474
- Gednun Gyatso, 1475-1541
- Sonam Gyatso, 1543-1588
- Yonten Gyatso, 1589-1616
- Lozang Gyatso, 1617-1682
- Tsangyang Gyatso, 1683-1706
- Kelzang Gyatso, 1708-1757
- Jamphel Gyatso, 1758-1804
- Lungtok Gyatso, 1806-1815
- Tsultrim Gyatso, 1816-1837
- Khendrup Gyatso, 1838-1856
- Trinley Gyatso, 1856-1875
- Thubten Gyatso, 1876-1933
- Tenzin Gyatso, 1935 - nuna