Tatarstano
El Vikipedio
Tatarstano (ankaŭ Tatario) estas sendependa respubliko enkadre de Federacio de Rusio, situanta en Meza Volgio (aliaj riveroj estas Kama, Belaja, Vjatka kaj Ik) kaj etendiĝanta ĉ. 400 km orientokcidente kaj 300 km nordsude.
- Loĝantaro: 4,5 milionoj
- Areo: 67 836 km2
- Ĉefurbo: Kazan, kie loĝas ĉ. 1,5 milionoj homoj (laŭ la censo de 2003).
Aliaj gravaj urboj estas:
- Nabereĵnije Ĉelni (Yar Çallı) — 500 mil enloĝantoj; tie situas mondfama kamionuzino KamAZ,
- Tübän Kama,
- Bögelmä — 100 mil enloĝantoj; de tie devenas kantistino Alsu,
- Almetjevsk,
- Yäşel Üzän
Gravaj vilaĝoj: Bolŝije Tigani
52% de la enloĝantoj estas tataroj, 41% rusoj, aliaj nacioj, kiel baŝkiroj, ĉuvaŝoj, mordvoj, ukrainoj konsistigas po ĉ. 1%. La oficialaj ŝataj lingvoj estas la tatara kaj la rusa.
Tatarstano estas fama pro sia naftindustrio kaj la kamiono KamAZ.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Paĝaro de la respubliko
- Paĝaroj de la ĉefurbo: http://www.kazan.ws/ http://www.kazan.ru/ http://www.e-kazan.ru
- Moskeoj en Tatario