Tajpilo
El Vikipedio
Tajpilo aŭ skribmaŝino estas mekanika aparato, provizita per klavoj per kiu oni povas meti literojn sur papero. Antaŭ la invento de la tajpilo oni skribis leterojn kaj ankaŭ oficialajn dokumentojn per la mano, ofte fare de skribistoj. Ekde la apero de la komputilo, kaj speciale de la tekstprilaborilo, la tajpilo preskaŭ ne plu estas uzata.
[redaktu] Historio
La tajpilo estis inventita en 1867 de Christopher Sholes, Carlos Glidden kaj Samual W. Soule. La patento estis vendita kaj alvenis ĉe E. Remington and Sons (kiu de origine faris kudromaŝinojn). La unua komerca tajpilo estis farita de Remington je la 1-a de marto 1873 en Ilion, Nov-Jorkio.
Ĉi tiu artikolo pri "Tajpilo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.