Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Simon Wiesenthal - Vikipedio

Simon Wiesenthal

El Vikipedio

Simon WIESENTHAL
Pligrandigu
Simon WIESENTHAL

Simon WIESENTHAL [SImon VIZ'ntal] (naskiĝis la 31-an de decembro 1908 sub la nomo Szymon Wiesenthal en Buczacz, nuntempe Buĉaĉ (Бучач), Ukrainio, tiam en Austrio-Hungario, mortis la 20-an de septembro 2005 en Vieno, Aŭstrio) estis travivinto de la naziaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito kiu iĝis la plej konata postmilita ĉasisto de naziaj militokrimuloj. Li mem konsideris sin kiel serĉanto, kies tasko konsistis el legado kaj skribado de notajhoj : la nombron de la 1100 kondamnitaj militokrimuloj li komparis kun la nombro de la kondamnendaj pri kiuj li okupiĝis dum kvindek laborjaroj. Li rigardis sian laboron nelaste kiel "plenumado testamenta" por juna judino, kiu, en la koncentrejo, skribis en sia taglibro, ĵus antaŭ sia forpereo : "Ne forgesu nin, kaj ne forgesu niajn murdistojn!"

Enhavo

[redaktu] Vivo

Post sia bakalaŭro (1928) studas Simon WIESENTHAL arkitekturon ĉe la teknika altlernejo en Prago kaj havigis al si la inĝenieran diplomon en la jaro 1932.En la jaro 1936, li edziĝis kun la judino Cyla MÜLLER kaj malfermis arkitekturan oficejon en Lemberg.

Post kiam la Sovetoj invadis la orientan parton de Polujo (1939), estis lia juda duonpatro enkarcerigata kaj eksproprietigata. Sekve, li finfine mortis pro tio. Simon Wisenthal devis fermi sian oficejon. Li ne plu rajtis labori krom kiel teknikisto. Post la germana invado (1941), li estis kiel judo arestata. Sur la merkata placo en Lembergo, germanaj soldatoj el la SS kaj el la Wehrmacht-armeo devigas la viroj de la urbo, stari apud lignaj kestoj grandaj kiel viroj. Komencas la pafmortigoj. Je la 12-a, tagmeze, la sonoriloj de la kristana preĝejo sonoras. Unu ekkrias : "Schluss jetzt, Vesper" [Fino, nun : ni iru manĝi!] (Originala interparolado kun Simon Wiesenthal) kaj la murdo cesas proksimume 10 ĝis 20 virojn antaŭ Simon Wiesenthal.

Sekve de tio, li estas internigata en koncentrejo. Entute, li estis enkarcerigata en 12 koncentrejoj kaj estis liberigata (1945) el la koncentrejo Mauthausen far la amerikana armeo. Tamen, lia vivo estis ankoraŭ minacata poste, kiam li (1982) apenaŭ evitis bombatencon de nov-nazioj. Dum la Ŝoao, la geedzoj Wiesenthal perdis 89 familianoj.

Jam en la jaro 1953, Wiesenthal retrovis, dank' al la helpo de filatelistoj, spurojn de Adolfo EICHMANN en Argentino. En 1954, li trovis peranton, kiu deklaris sin preta por identigi Adolfon Eichmann. Tamen ankoraŭ mankis al li nur kvin cent dolaroj por ties veturadaj kostoj. Tial, Wiesenthal petis la tiaman prezidenton de la Juda Mondkongreso, Nahum Goldmann, pri la monsumo, kion li tamen rifuzis. Ne antaŭ 1960 estis arestata, en Argentino, la germana Holokaŭsto-plananto Adolfo EICHMANN, far la "Mossad" [Mosad], laŭ ordono de David Ben Gourion. Ĝis sia aresto, Eichmann povis vivi kaŝata en Argentino dank' al la kompliceco de argentinaj diplomatoj kaj de funkciuolj de la katolika Eklezio, samkiel de la organizaĵo ODESSA[Odesa].

En 1975 estiĝis disputo kun la aŭstra kanceliero Bruno KREISKY, kiu alvenis sub la nomo "Kreisky-Wiesenthal-afero" en la historiaj libroj : temis pri la pasinteco de la prezidanto de la liberala partio de Aŭstrio (FPÖ) Friedrich PETER kiel SS-ulo. Ĉar Simon Wiesenthal ne volis rigardi la eksan Prezidenton de la Federacia Respubliko Aŭstrio Kurt Waldheim kiel nedezirata persono pro lia membreco al la SA, la reprezentanto de la Justico-ministerio de Usono Eli ROSENBAUM riproĉis al li (1996) nekapablecon dum serĉado de la plej gravaj militokrimuloj. Tiu riproĉo damaĝis nur provizore la prestiĝon de Wiesenthal kaj kontrastas la kunlaboron de la usonaj aŭtoritatoj kune kun la naziaj sciencistoj kaj spionoj post 1945 (Operacio Overcast).

Kiam li mortis, je la 20-a de septembro 2005, en sia domo de Vieno-Döbling, li estis 96-jaraĝa. Li postlasis sian filinon Paulina. Sekve de siaj antaŭmortaj deziresprimoj, laŭ kiuj li ripozu en Israelo, li estis entombigata, je la 23-a de septembro 2005, en Herzlija-Pituach, en ĉeesto de reprezentantoj de la aŭstraj kaj israelaj registaroj.

[redaktu] Premioj

  • Otto-Hahn-Friedensmedaille 1991 [Otto-HAHN-Pac-Medalo 1991]
  • Erasmuspreis 1992 [Premio Erasma 1992]
  • Polonia-Restituta-Medaille [Medalo de la Ordeno de la Pollanda Renaskiĝo]
  • Honordoktorigo far la Krakova Jagelon-Universitato (kiel unua juda ricevanto, cetere)
  • Honora Premio de la Aŭstria Librovendado pri toleremo dum pensado kaj agado en 1995.
  • Tutmonda Rekompenco pri toleremo 2000
  • Liberec-Medalo de la Prezidento 2000
  • Kavaliro de la Ordeno de la Brita imperio 2004
  • Granda Ora Honoraĵo pro meritoj favore al la Aŭstria 2005

[redaktu] Libroj kaj skribaĵoj

  • KZ Mauthausen [Koncentrejo Maŭthaŭzeno], 1946
  • Groß-Mufti – Groß-Agent der Achse [Granda Muftio - Granda Agento de la Akso], 1947
  • Ich jagte Eichmann [Mi ĉasadis Eichmann-on], 1961
  • Verjährung [Preskripto], 1964
  • Doch die Mörder leben [La murdistoj tamen vivadas], 1967
  • Die Sonnenblume [La Sunfloro], 1969
  • Segel der Hoffnung [Veloj de l'esper'], 1973
  • Der Fall Krystyna Jaworska [La Afero Kristina JAVORSKA], 1975
  • Max und Helen [Maks kaj Helena], 1982
  • Krystyna - Die Tragödie des polnischen Widerstands [Kristina - La Tragedio de la pola rezisto], 1986
  • Flucht vor dem Schicksal [Forkuro el fatal'], 1988
  • Jeder Tag ein Gedenktag [Ĉiu tago, memortago], 1988
  • Recht, nicht Rache [Justeco, ne venĝo], 1988
  • Denn sie wußten, was sie tun. Zeichnungen und Aufzeichnungen aus dem Konzentrationslager Mauthausen [Ĉar ili sciis, kion ili faras. Desegnaĵoj kaj notoj el la koncentrejo Maŭthaŭzeno], 1995, ISBN 3216301141
  • Projekt: Judenplatz Wien. Zur Konstruktion von Erinnerung [Projekto : Juda Placo Viena. Por konstrui memorigon], 2000 (Hrsg.)

[redaktu] Filmoj

  • „Recht, nicht Rache“ [Justeco, ne venĝo], Ben Kingsley kiel Simon Wiesenthal, 1989, Filmo/Dramo, 168 minutoj.
  • „Die Kunst des Erinnerns – Simon Wiesenthal“ [La Arto de la memorigo - Simon Wiesenthal], Libro kaj reĝio: Johanna Heer kaj Werner Schmiedel, 1994/95, Dokumentada filmo kun filmscenoj, Muziko : John Zorn, 99 minutoj. [1]
  • „Simon Wiesenthal“, Libro kaj reĝio : Andreas Novak, Dokumentado, ORF[Aŭstra Televido], 45 minutoj, unua elsendo je la 27.10.2000 [2]
    Tiu dokumentado ricevis la plej altan premion por la aŭstra gazetistaroj Dr. Karl Renner Publizistik-Preis por la jaro 2000, [3]
  • „Zur Erinnerung an Simon Wiesenthal. Gegen das Vergessen“, [Memore al Simon Wiesenthal. Kontraŭ la Forgesemo] ZDF [Dua Germana Televidkanalo], Dokumentado, 15 minutoj, unua elsendo je la 21.09.2005 [4]


[redaktu] Eksteraj ligoj

http://www.mahj.org/fr/06_ressources/liens/Musee.htm

• Simon Wiesenthal Center (angle)
Pligrandigu


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com