Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Scienca metodo - Vikipedio

Scienca metodo

El Vikipedio

La eksperimento pentraĵo far Joseph Wright
Pligrandigu
La eksperimento pentraĵo far Joseph Wright

La scienca metodo estas metodo por ekhavi komprenon bazitan sur kontroleblaj indikoj. Ĝi estas la metodo per kiu la scienco evoluas. Tamen, ne ekzistas ununura metodo por ekzamini sciencajn fenomenojn.

Sciencistoj uzas observadon, hipotezojn kaj deduktadon por proponi klarigojn de naturaj fenomenoj en formo de teorio. Antaŭdiroj de tiuj teorioj estas kontrolataj per eksperimentoj.

Scienca laboro devas plenumi certajn kriteriojn:

Sciencaj rezultoj devas esti zorge dokumentita. Ekzistas normoj de dokumentado, por ke la sciencistoj povas kompreni la rezultojn de aliaj sciencistoj. Ĉi-rilate gravas la mencio de fontoj kaj la konsidero de la aktuala stato de la scienca esploro pri la temo.

Grava principo estas la skeptiko, do la kritika sinteno rilate al la rezultoj kaj tezoj de si mem kaj de aliaj sciencistoj. Scienca scio malsamas al doktrina scio per tio, ke ĉe doktrina scio oni ne rajtas kritiki, dum sciencaj rezultoj povas esti kontrolataj de ĉiu per uzo de lia propra intelekto.

Scienco ne estas dogma. Scienco malsamas al religio, per tio, ke ĝi ne pretendas liveri absolutan scion. Sciencaj rezultoj estas malverigeblaj; tio signifas, ke ili povas esti rekontrolataj kaj povas esti ekrigardataj malveraj, se la eksperimento ne kongruas kun la teorio.

Enhavo

[redaktu] Procezo de scienca kompreno

Scienca kompreno ideale naskiĝas per jenaj etapoj:

  • Observado de fenomenoj
  • Kolektado kaj ordigo de materialo
  • Starigo de hipotezoj kaj modeloj
  • Kontrolado de la hipotezoj kaj modeloj per eksperimentoj
  • Konfirmado aŭ refutado de la hipotezoj
  • Publikigo de la rezultoj, por ke ili estu kontrolataj de aliaj
  • Ŝanĝado, etendado aŭ refutado de la metodo, depende de la rezulto de la kontrolo kaj kritiko
  • Kaze de konfirmo, evoluado de fundamenta teorio, kiu devas plenumi certajn kriteriojn
  • Tiom longe, kiom la teorio ne estas malverigata, ĝi povas esti rigardata kiel scienca hipotezo

[redaktu] Historio de la scienca metodo

La evoluo de la scienca metodo estas neapartigebla de la evoluo de la scienco mem. En la antikva Grekio jam troviĝas elementoj de diversaj sciencoj, kiel aritmetiko, astronomio kaj geometrio. Unue, la grekaj filozofoj nur uzi la racion, kaj ignoris la observadon, sed tio ŝanĝiĝis per Aristotelo: La fondis la empiriismon kaj simplan sciencan indukton, kvankam ĝi dependis de kolektado de objektoj anstataŭ eksperimentado.

Francis Bacon kaj Kartezio verkis filozofiajn verkojn pri la scienca metodo, en kiuj ili emfazis la gravecon eviti la trompojn de la menso kaj de sentumoj per sistema observado kaj pensado. Galilejo kombinis kvantajn eksperimentojn kun matematiko analizo por esprimi ĝeneralajn fizikajn leĝojn. Isaac Newton sistemigis ĉi tiujn leĝojn en lia verko Philosophiae Naturalis Principia Mathematica per kvar reguloj de rezonado:

  1. Ni ne permesu pli da kaŭzoj de naturaj aferoj ol tiuj kiuj estas veraj kaj sufiĉas por klarigi iliajn aperojn.
  2. Tial al la samaj naturaj efektoj ni, kiom eble, asignu la samajn kaŭzojn.
  3. La ecoj de korpoj, kiuj ne povas esti intencaj, kaj kiuj troviĝas en ĉiuj korpoj de nia eksperimentado, estu aprezitaj kiel la universalaj ecoj de ĉiuj ajn korpoj.
  4. En la eksperimenta filozofio ni rigardu veraj propoziciojn kolektitajn per ĝenerala indukcio de fenomenoj, malgraŭ iuj kontraŭaj hipotezoj imageblaj, ĝis kiam aliaj fenomenoj okazas, per kiuj ili povas esti pliakuratigitaj aŭ esceptoj povas esti nomitaj.

La provoj sistemigi la sciencan metodon estis konfrontitaj kun la problemo de indukto: Indukcia rezonado ne estas logika. Pro tiu problemo, Karl Popper insistis, ke scienca hipotezo devas esti malverigebla.

[redaktu] Homoj kiuj grave verkis pri scienca metodo

[redaktu] Vidu ankaŭ


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.swemorph.com
•  http://www.swemorph.com/pdf/anaeng-r.pdf
•  http://truemoral.ru/01.html
•  http://www.sciencemag.org/feature/data/scope/keystone1
•  komparo de scienca metodo kun alia ne scienca sed tipika!


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com