Nokia (kompanio)
El Vikipedio
vidu ankaŭ Nokia (urbo)
Nokia estas finna telekomunika kompanio, la plej granda produktanto de poŝtelefonoj en la mondo. Ĝia ĉefa sidejo estas en Espoo, apud Helsinki, en Finnlando. La oficiale registrita nomo de la kompanio estas Nokia Oyj (oyj = finna mallongigo por publika akcia kompanio), kun paralelaj formoj sveda Nokia Abp kaj angla Nokia Corporation.
La jara vendosumo de Nokia en 2005 estis 34 191 milionoj da eŭroj, el kio 61 % venas el la komerca grupo Poŝtelefonoj, 19 % el la grupo Retoj, 17 % el Plurmedio kaj 3 % el Solvoj por Entreprenoj. La neta profito estis 3616 milionoj da eŭroj.
La personaro de Nokia ampleksis (meznombre, en 2005) 56 896 dungitojn en la tuta mondo, kresko je 3369 personoj kompare kun la antaŭa jaro. El la personaro 40 % laboris en Finnlando, 23 % en ceteraj eŭropaj landoj, 11 % en Norda Ameriko, 10 % en Ĉinio, kaj 16 % en aliaj partoj de la mondo.
Nokia vendas ĉirkaŭ unu trionon el la poŝtelefonoj en la mondo. La vorto poŝtelefono jam estas iom netrafa por priskribi ĉiajn produktojn, kiuj ebligas interalie telefoni. Parto el ili estas jam plenkapablaj plurmediaj poŝkomputiloj. Tiel, ekzemple, Nokia jam produktas pli multe da fotiloj ol iu alia kompanio: tiuj jam estas integra parto de poŝtelefonoj. La distran merkaton Nokia eniris per siaj ludkomputiloj-telefonoj N-Gage, kaj ĝi evidente celas ankaŭ la vastan muzikilo-merkaton de MP3-ludiloj. Nokia nomas siajn aparatojn plurmediaj komputiloj, ne uzante la nomon smartphone (inteligenta telefono).
La organizo de Nokia, fine de 2005, konsistis el kvar sekcioj de produktoj: Poŝtelefonoj, Plurmediaĵoj, Retoj, kaj Solvoj por Entreprenoj. En junio 2006 Nokia kaj Siemens publikigis la intencon kunigi siajn reto-sekciojn (sen- kaj kundrataj retoj por telefonkompanioj) en la unuigitan Nokia Siemens Networks, duone posedatan de ambaŭ kompanioj. Antaŭ la fino de Aŭgusto 2006 la ĉefaj direktoroj de la nova kompanio jam estis nomitaj, kaj la kunfandiĝo estis okazonta ne pli malfrue ol en januaro 2007. Meze de decembro 2006 la kompanioj sciigis, ke la kunfandiĝo estos prokrastita pro suspektoj pri grava koruptado ene de Siemens. La kunigo eventuale efektiviĝos en la unua kvaronjaro de 2007, post komuna konstato pri rezultoj kaj sekvoj de la interna esploro plenumata de Siemens.
[redaktu] Historio
La jaro 1865 estas konsiderata la komenco de la nuna kompanio Nokia. Tiam estis fondita, en la urbo Tampere, ĉe la rapidfluejo Tammerkoski, lignomuelejo por produkti pulpon por paperproduktado. Simila fabriko estis fondita post tri jaroj en Nokia, proksima vilaĝo. En 1871 la kompanio estis renomita Nokia, kaj ĝia produktaro rapide diversiĝis por inkluzivi paperon kaj sulfitan celulozon kaj, komence de la 20-a jarcento, ankaŭ elektron. Decidiga por la lokado de la fabrikoj estis la rapidfluejoj, abunda fonto de energio.
Alia grava kompanio, kiu kontribuis al la naskiĝo de la nuna elektronika giganto, estis Suomen Gummitehdas (Finna Gumfabriko, 1898), kiu komence produktis botojn, galoŝojn, hosojn kaj rimenojn, kaj en 1933 komencis sian plej sukcesan branĉon, pneŭojn por aŭtoj. En 1912 estis fondita Suomen Punomotehdas (Finna Plektofabriko), kiu en 1917 fandiĝas kun ĵus fondita Finna Kablofabriko.
La nomitaj tri branĉoj ligna, guma kaj kabla estas la tri kolonoj kiuj naskis, en granda kunfandiĝo en 1966, la bazon por la nuna Nokia. Tiam oni difinis, ke ĝiaj ĉefaj sektoroj estu kaŭĉuko, kabloj, arbodevenaj produktoj, elektroproduktado kaj elektroniko. La elektronika sekcio ĝermis ene de la Finna Kablofabriko fine de la 1950-jaroj kaj estis definitive fondita en la jaro 1960.
Tra la tuta jardeko 1980 Nokia plifortigis sian pozicion en la telekomunika kaj konsumanto-elektronika sektoroj: ĝi akiris al si la finnajn kompaniojn Mobira, Salora kaj Televa kaj la svedan Luxor. En 1987 ĝi aĉetis parton de la germana Standard Elektrik Lorenz kaj la francan Oceanic. Plian paŝon antaŭen en informa teknologio signifis la aĉeto, en 1988, de la komputila branĉo de la sveda Ericsson. Ankaŭ la kabloindustria sektoro plu kreskis pro aĉeto de la svisa Maillefer, produktanto de kablomaŝinoj, kaj de la nederlanda kabloprodukta firmao NKF.
La kresko de la elektronika branĉo daŭris post 1990: Nokia aĉetis en 1991 la britan Technophone, kio kunigis la fortojn de la du plej grandaj eŭropaj produktantoj de poŝtelefonoj. Ankoraŭ en 1992 la kompanio akiris la televidilo-fabrikon Finlux kaj en 1993 ampleksigis sian branĉon telekomunikaj kabloj aĉetante tiun fakon de la germana Philips Kommunikations Industrie.
La ĝenerala direkto de la 1990-jaroj por Nokia estis daŭra koncentriĝado al telekomunikado. En 1991 ĝi vendis sian komputilo-branĉon al la brita ICL kaj transmetis sian kemian produktejon en novan kompanion Finnish Chemicals, poste forvendotan. En 1995 ĝi forcedis sian kabloindustrion kaj en 1996 siajn televidilo-fabrikojn en Finnlando kaj Germanio. Ekestis la Nokia plene sin dediĉanta al telekomunikado kaj tute speciale al la mobila teknologio, kies plej videbla manifestiĝo nuna estas la poŝtelefono, evoluanta al ĝenerala portebla komunikilo, datumprilaborilo kaj plurmedia distrilo.
La historio de la kompanio enhavas agadkampojn, kiuj nuntempe ŝajnas malmodernaj aŭ almenaŭ neniom avangardaj. Sed siatempe la amasa produktado de papero el ligno, elektra energio el akvofaloj, piedvestoj el kaŭĉuko kaj kabloj el kupro kaj ŝtalo estis novaj teknikoj. Des pli klare oni povas vidi diversajn paŝojn sur la vojo de amasproduktoj por la konsumantoj: kaŭĉukaj botoj, aŭtopneŭmatikoj kaj neceseja papero iam estis avangarda amasa teknologia produktado por la vasta konsumantaro. Tiaj estas la poŝtelefonoj nuntempe.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.nokia.com/ TTT-ejo de Nokia, kun eniro al diversokaj kaj diverslingvaj paĝoj.
- http://www.nokia.fi/ La finna TTT-ejo de Nokia.