Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Paul Berthelot - Vikipedio

Paul Berthelot

El Vikipedio

EdE-B

Paul BERTHELOT (Paŭlo Bertelo, pseŭdonime Marcelo VEREMA) (1882-1910) estis anarĥiisto kaj esperantisto.

[redaktu] Vivo

Li naskiĝis en Francio en 1882. Li lernis Esperanton en 1900, kiam li studis en la liceo de Reims. Li poste ekstudis medicinon en Parizo, sed baldaŭ forlasis Francion por eskapi la militservon. Fervora propagandisto, li fondis la gazeton Esperanto (la 18an de junio 1905), kiun li transdonis en 1906 al Saussure kaj Hodler. Li enpresis en "Esperanto" la unuan provon de vortaro Esperanto-Esperanto (kun Esperante redaktitaj difinoj de la radikoj). Li ankaŭ estis iniciatinto de Internacia Socia Revuo. Li forvojaĝis al Sudameriko, kie li daŭrigis sian propagandon.

Post restado en Montevideo, li alvenis en Rio-de-Ĵanejro en 1908. Tie li iĝis instruisto pri franca lingvo kaj Esperanto en la akademio Berlitz, kaj poste estis direktoro de ĝia branĉo en Petropolis, somerferiejo kaj diplomatia urbo. Tiun ĉi postenon li perdis pro kontraŭmilita propagando.

Ano de la Lingva Komitato ekde 1909.

Post mizera periodo, li intencis reiri al Eŭropo, sed tiam ekinteresiĝis pri la moroj kaj kutimoj de la brazilaj indiĝenoj. Li unue iris en Leopoldina, stato de Gojaso, sur la rivero Araguaya. Tie li studis la indiĝenojn kaj ilian lingvon, kunlaboris al gazetoj de San-Paŭlo kaj verkis la franclingvan libron "La Evangelio de la Horo" ( L'Évangile de l'Heure), antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon al la Nordo, celante Belém-do-Para.

Grave kaptita de tuberkulozo, li pasigis siajn lastajn semajnojn en Conceição do Araguaia, instruante la monaĥojn, kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron Compendium grammaticae Esperanti.

Li mortis en la 2-a de novembro 1910 en Conceição do Araguaia.

[redaktu] Verkoj

  • Vortaro franca-Esperanto, (kun Cart kaj Merckens), [[1903]
  • Komercaj Leteroj, (kun Lambert) 1903
  • Provo de ĥemia nomigado en Esperanto 1904
  • Fonetika litera skizo pri kelkaj konsonantoj (sub la pseŭdonimo Marcelo Verema), 1904.
  • La Evangelio de la Horo, eldonis Gilbert Ledon, 1990

[redaktu] Eksteraj ligoj

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com