Ostendo
El Vikipedio
Mapo de la komunumoj en la provinco | |
---|---|
Blazono | |
Bazaj informoj | |
provinco: Okcidenta Flandrio | |
geografia situo: 51°13’N; 2°54’E Mapo | |
areo: 37,72 km² | |
loĝantoj: 68.594 (2005-01-01) | |
loĝdenso: 1818,32 loĝantoj/km² | |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
|
poŝtkodo: 8400 |
Ostendo (nederlande: Oostende [O:STende]) estas municipo en Belgio, kiu en 1267 akiris la urbajn rajtojn.
Ekde 1977 la komunumoj Mariakerke, Stene kaj Zandvoorde apartenas al Ostendo, la ĉefa komunumo.
Enhavo |
[redaktu] Vidindaĵoj
[redaktu] Veneciaj kaj Reĝaj galerioj
La Veneciaj Galerioj estas dezajnitaj de Henri Maquet (1839-1909) laŭ peto de reĝo Leopoldo II de Belgio. La unua de de reĝaj galerioj estas konstruita inter 1900 kaj 1903. La Veneciaj Galerioj ligas la reĝan ĉaledon kun granda salono en okangula formo. Nun tiu salono estas urba ekspoziciejo. La galerioj estas renovigitaj en 1998.
La Reĝaj Galerioj estas dezajnitaj laŭ peto de Leopoldo II de franca arkitekto Charles Girault (1851-1932). Ili estas konstruitaj inter 1902 kaj 1906. Ili ligas la reĝan ĉaledon kun la enirejo de la Wellington-vetkurejo.
Je ambaŭ ekstremaĵoj ankaŭ estas du pavilionoj. Unuflanke estas privata galerio por moderna arto. Je la alia flanko estas libera ejo kie maljunuloj povas senstreĉiĝi.
[redaktu] Merkator
La trimastulo Merkator ankrumas en Ostendo. Tiu ĉi markomerca velŝipo estis dezajnita de polusa vojaĝanto Adrien de Gerlache (1866-1934) kiel eduka ŝipo por la markomerco. Ĝi estis konstruita en Skotlando kaj enakviĝis en la jaro 1932. Oni la ŝipon ankaŭ uzis por sciencaj observadoj.
Teknikaj datumoj:
- Longeco: 78,40 m
- Larĝeco: 11,09 m
- Enakva profundo: 4,50 m
- Antaŭa masto: 39 m (kvadrate rigita)
- Meza masto: 41 m (transverse rigita)
- Malantaŭa masto: 40 m (transverse rigita)
- 15 veloj: 1600 m²
- Rapideco: 24 km/h
- Maristaro: 150 homoj
Krom porinstrua velŝipo, Merkator ankaŭ estis ŝipveturanta ambasadoro je mondaj ekspozicioj kaj solenaĵoj, partoprenis en konkursoj (ĝi gajnis Oslo-Ostendo). Merkator en 1936 reportis la senvivan restaĵon de Patro Damiano el Havajo.
Entute la ŝipo faris 54 vojaĝojn. De la Paskinsulo ĝi reportis du Moai - gigantaj statuoj. La lasta vojaĝo estis al Lisboa en Portugalio. Ekde 1964 Merkator estas aranĝita kiel muzeŝipo kaj ŝi troviĝas en la jaĥthaveno antaŭ la urbodomo de Ostendo. Intertempe ĝi sendube estas la plej konata ŝipo de Belgio.
[redaktu] Amandine
- La Amandine estas la lasta ŝipo kiu veturis regule al Islando. Ĝi konstruiĝis inter 1960 kaj 1962. Kiam Ostendo en 1995 ĉesis kapti fiŝojn en la islanda maro, la ŝipo estis renovigita. Ekde la jaro 2000 la muzeŝipo estas vizitindaĵo en aparta doko ĵus antaŭ la stacidomo.
[redaktu] Fortikaĵo Napoleon
Kiam Napoleono en 1810 timis atakon el Anglio, li konstruigis imponan fortikaĵon.
[redaktu] Ostendo kaj Esperanto
La Konko estas la nomo de la Esperantogrupo de Ostendo. La Konko estas fondita en 1987. Ĝi nun havas +/- 35 membrojn. La nuna prezidento estas Marc Cuffez. Aliaj estraranoj estas Flory Witdoeckt, Else Huisseune kaj Georgette Wylleman. Alia grava persono en la grupo estas Germain Pirlot.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo (nederlande)
- Turismaj informoj (nederlande, france, germane, angle)
- ReVo : Ostendo
|
|
---|---|
Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem |
|
Belgio | Provincoj |