Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Orpluvio - Vikipedio

Orpluvio

El Vikipedio

Eŭrazia orpluvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Pluvioj Pluvialis
Specio: Eŭrazia orpluvio Pluvialis apricaria
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Pluvialis apricaria

Linnaeus 1758

La Eŭrazia orpluvio aŭ simple Orpluvio (Pluvialis apricaria) estas specio el la ĥaradrioformaj birdoj, genro pluvio.

Enhavo

[redaktu] Aspekto

Ĝi grandas 27-29 cm, havas enverguron de 66 ĝis 77 cm kaj pezas ĝis 200 gm. Sur ties dorso ksj krono aperas orkoloraj makuloj, densaj makuletoj. La norda subspecio havas somere nigrajn kapoflankon, gorĝon, bruston kaj ventron. La nigrajn kolorojn disigas de la dorsa flanko larĝa, tutkorpa blanka zono ekde la frunto ĝis la subvosto. Tiu blankega zono -kune kun flaveco dorsa- diferencigas la orpluvion disde la Arĝenta pluvio, kiu havas blankan zonon nur ĉe la kapo kaj disde la Amerika orpluvio, kiu havas ĝin nur ĝis la brusto. La suda subspecio portas somere nur malgrandan makulon surbruste kaj la blanka strio estas ne tiom karakteriza. En ĉiuj la nigro de vizaĝo kaj ventro estas pli ampleksa ol tiu de brusto kiu povas esti nur fadeno inter tiuj.

La suba korpo kaj la kapoflanko de ambaŭ subspecioj estas vintre helaj, la brusto kaj la dorsa estas orbrune makulitaj. Beko kaj kruroj estas nigraj.

Somere oni povas distingi la orpluvion kaj la arĝentan pluvion je la blankplumaj akseloj de la orpluvio. Desupre la vintra kaj somera plumaro de la orpluvio estas or-bruna.

[redaktu] Subspecioj

Pluvialis apricaria apricaria estas pli norda kaj Pluvialis apricaria oreophilos estas pli suda ĉar bredas en Danio, Germanio, Nederlando kaj Britio. Restas dirite supre diferencoj de plumaro: la suda estas malpli nigra somere.

[redaktu] Disvastiĝo kaj migrado

Eŭrazia orpluvio bredas somere en norda Eŭropo, tio estas Nederlando, Skotio, Skandinavio -kaj Islando-, Balta Maro kaj nordaj Rusio kaj okcidenta Siberio. Ili vintras en pli sudaj kaj sudokcidentaj landoj en Britio, Irlando, Francio kaj Mediteranea Maro. Dum migrado haltas kun vaneloj, sed poste disiĝas por plua migrado. Kelkaj migras laŭ aroj ĝis de 5.000 birdoj aŭ laŭ etaj grupoj kaj eĉ paroj.

[redaktu] Kutimoj

Ĝi voĉo estas melodia, pursona "tlu-i, tlui". La printempaj fajfoj dum flugado estas diversaj triladoj.

La vivloko de la orpluvio estas la montaraj kaj ebenaĵaj marĉoj senarbaj, vintre agroj, marbordoj, riverdeltoj, kie ili povas forkuri facile kaj rapide kaze de danĝero. Ĝi nestas en tundroj, marĉoj, akvaj lokoj.

Ili manĝas ĉefe insektojn kaj inter ili vermojn, sed ankaŭ limakojn kaj eĉ herbojn. Dum bredado ili manĝas malproksime de la nesto.

Ili vivas ĝis 12 jaroj. Ilia disvastiĝo estas endanĝerita pro ŝanĝoj kaj malpliigo de ties medioj kaj ĝenado dum bredado, migrado aŭ manĝado.

[redaktu] Bredado

Paroj estas kutime dumvivaj. Masklo estas teritoriema kaj fosas kelkajn truojn surplanke el kiuj la ino elektas unu, ĉirkaŭ kie ambaŭ ceremonias. Post seksumado, la ino grandigas kaj kovras la truon per herboj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj post unu monato okazas eloviĝo kaj tuje elnestiĝo al manĝejo. Post alia monato la idoj jam havas plenan plumaron kaj post unu jaro ili povas bredi siafoje.

vidu ankaŭ: pluvo, orpluvo

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com