Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vanelo - Vikipedio

Vanelo

El Vikipedio

Eŭrazia vanelo
Dosiero:280px-Kiebitz_050424ausschnitt.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus Vanellus
Specio: Eŭrazia vanelo Vanellus vanellus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Vanellus vanellus

Linnaeus 1758

Eŭrazia vanelo aŭ pli simple Vanelo (Vanellus vanellus), estas birdo specio de la familio de Ĥaradriedoj de la ordo de Ĥaradrioformaj.

Tamen “vanelo” estas pli ĝenerala vorto kiu utilas ankaŭ por ĉiu membro de la genro Vanellus, iom simila al genro Charadrius de la sama familio; oni uzas ĝin specife por tiu ĉi specio, ĉar ĝi estas la plej disvastigata en Eŭrazio, dum la plej granda parto de la aliaj vaneloj loĝas ĉu en Azio, ĉu en Afriko, kaj malpli en Oceanio aŭ Ameriko.

Enhavo

[redaktu] Disvastiĝo

Ĝi estas komuna tra mezvarma Eŭropo, kaj tra mezvarma Azio. Ĝi eventuale estas vaganta ĝis Norda Ameriko.

Temas pri specio plej kutime migranta en preskaŭ sia tuta teritorio. Tiele ili bredas en Eŭropo escepte la mediteraneaj regionoj, Rusio, centra Azio, Mongolio kaj Manĉurio kaj vintras en mediteraneaj regionoj -ekde Francio, Hispanio kaj Maroko ĝis Egiptio kaj Meza Oriento, Arabio, Irano, nordokcidenta Hindio kaj suda Ĉinio. Ili migras ĉefe dumtage, plej ofte laŭ grandaj aroj. Okcidentaj bredantoj, kiel en Britio, Francio, centra kaj suda Hispanio aŭ eĉ Turkio, estas loĝantaj kaj ne migras pli suden vintre.

[redaktu] Aspekto

Tiu specio de la genro Vanellus estas mezgranda birdo 28-35 cm longa kun 67-72 cm de enverguro. Ĝi havas rondformajn larĝajn flugilojn kaj fajnan kreston. Ĝi estas el la plej mallongkruraj inter vaneloj. Ĝi estas ĉefe blanka kaj nigra -pli precize fronto, kresto, ĉebeko kaj subokula strio, gorĝo kaj supra brusto nigraj kaj vizaĝo, suba brusto kaj ventro blankaj-, sed dorso estas brilverda kun rozkoloraj nuancetoj belegaj antaŭ sunlumo; krome nuko kaj malantaŭa kolo estas brunverdaj kaj sub vosto estas iom avelbruna, kio estas pli videbla kiam la birdo kliniĝas antaŭen por manĝi.

Dumfluge supraj partoj aperas ĉefe verdaj ĉekorpe kaj malhelbrunaj la flugiloj -kun tri blankaj pintoj-, dum vosto aperas blanka kun nigra fina larĝa strio kaj finfina blanka mallarĝega strieto. Desube videblas klare la kontrasto inter nigraj kaj blankaj partoj, precize blankaj estas vizaĝo, korpo kaj ĉekorpa flugilduono kaj nigraj gorĝo, pintaj flugilduonoj kaj malantaŭa strio.

Inoj kaj junuloj havas pli mallarĝajn flugilojn kaj mallongan kreston kaj havas ne tiom markitan kapon, sed plumaro estas sufiĉe simile.

[redaktu] Bredado

Temas pri vadbirdo kiu bredas en kultivitaj teroj kaj similaj medioj kun malalta plantaro, kiel stepoj. Dum pariĝado okazas akrobataj ceremonioj kun laŭta pepado. La ino demetas 3 aŭ 4 verdecajn ovojn en surplanka nestotruo -kun herbo ŝtopita de la ino- elektita inter tiuj kiujn faris la masklo ĉu en eta deklivo ĉu proksime de akvo. Tio kaj la idoj estas defenditaj brueme kaj agreseme kontraŭ ĉiu fremdulo, eĉ kontraŭ ĉevaloj kaj alia brutaro. Kovado daŭras malpli ol monato. Tiuj zorgoj estas tasko de ambaŭ gepatroj, sed ĉefe ino plenumas ilin. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post pli ol monato.

[redaktu] Kutimoj

La multnombreco de tiu specio estis malpliigita de intensaj agrikulturaj teknikoj. Vintre ili formas grandajn arojn sur malferma kamparo, ĉefe en plukebla aŭ plukita terpecaro kaj kotaj zonoj. Tie ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn, kiel moluskoj, vermoj, araneoj kaj iom da vegetalo. Sed kiam la vintro estas tro seka kaj ne sufiĉe pluvas, la tero malmoliĝas kaj ili ne povas trovi manĝaĵojn; tiam ili malfortiĝas kaj ne povas facile ekflugi, pro tio ili povas esti atingitaj de kuranta homo.

Tiu specio estas socia ĉefe vintre kaj tre ofte manĝoplukas en miksitaj aroj kun Orpluvio kaj Ridmevo, kvankam tiu mevo ofte rabas la du karadrioformajn, sed ŝanĝe oferas protekton kontraŭ eventualajn predantojn.

Kiel orpluvioj, tiu specio preferas manĝi dumnokte kiam estas lunlumo.

Tiu specio uzas tre laŭtan fajfadon kiel ia “fuiii” ĉefe dum bradaj ceremonioj, kun konstantaj alvokoj dum masklo akrobatas. Alia voĉo dum manĝoplukado sonas kiel kata miaŭo aŭ beba plendokrio.

Flugado estas tre specifa per malrapida kaj neregula flugilfrapado kiel de papilio.

Ili povas vivi ĝis 22 jaroj.

[redaktu] Kunhomaj rilatoj

En Nederlando okazas tradicia kultura konkurenco por trovi la unuan vanelovon de la jaro (het eerste kievitsei). Tio estas specife popola en regiono Frislando.

La Eŭrazia vanelo estas protektita birdo.

[redaktu] Referenco

  • Ŝablono:IUCN2006

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2

[redaktu] Eksteraj ligoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Bildaro

(PIV)

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com