Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Inguŝio - Vikipedio

Inguŝio

El Vikipedio

Loko de Inguŝio en la mapo de Rusio
Loko de Inguŝio en la mapo de Rusio

Inguŝio (ruse Ингушетия, inguŝe ГIалгIай мохк) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1810 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1924 en Montara ASSR. En 1924 fondiĝis Inguŝa AO. Dum 1934-1992 en Ĉeĉena-Inguŝa ASSR. En junio de 1992 estis proklamita Respubliko Inguŝio kadre de la Rusia Federacio.

  • Areo: ĉ. 4,6 mil kv.km. (la plej malgranda regiono de Rusio)
  • Loĝantaro: ĉ. 200 mil, plejparte inguŝoj.
  • Ĉefurbo: Magas. Antaŭa ĉefurbo (1992-2000) Nazran.

La orienta limo de Inguŝio (kun Ĉeĉenio) ankoraŭ ne estas fiksita post disiĝo de la komuna Ĉeĉen-Inguŝa respubliko. La okcidentan limon (kun Nord-Osetio) Inguŝio disputas.

[redaktu] Konflikto en Apudurba Distrikto de Nord-Osetio

La teritorio de la distrikto jure kaj fakte apartenas al Nord-Osetio, sed ĝia orienta parto estas diskutata de Inguŝio. Ĝis 1944 inguŝoj loĝis en tiu teritorio, konsistigante pli ol duonon de la loĝantaro, kaj dum la Dua mondmilito, laŭ dekreto de Stalin, ĉiuj inguŝoj estis deportitaj en Kazaĥion kaj Kirgizion pro akuzo pri nelojaleco al la sovetia potenco kaj amasa banditismo. En iliajn vilaĝojn oni devige enloĝigis rusojn kaj osetojn. Post rehabilito de la inguŝa popolo, inguŝoj revenis al siaj vilaĝoj, kio kaŭzis daŭran malkontenton inter la du etnoj (inguŝoj kaj osetoj).

Post disfalo de Sovetunio, en oktobro-novembro 1992 okazis amasaj inguŝaj protest-agoj kaj armitaj interpuŝoj, kulmino de kiuj iĝis armita kontraŭstaro, kiam najbaro militis kontraŭ najbaro en la vilaĝoj kun miksita oset-inguŝa loĝantaro. Estas malfacile diri, kiu flanko ekis la konflikton: ambaŭ montras unu al la alia. Rezulte, post du-monata milito, dekmiloj da inguŝoj devis forlasi siajn hejmojn en la orienta parto de Prigorodnij (Apudurba) distrikto de Nord-Osetio. Laŭ diversaj pritaksoj, pli-malpli duono de la antaŭkonflikta etne inguŝa loĝantaro sukcesis reveni al la distrikto kaj loĝas tie nun.

La konflikto estas konservita per disigo de la kontraŭstarantaj flankoj kaj intensigo de polica kontrolo, sed la rilatoj inter la du etnoj plu restas streĉaj. Inguŝio kaj inguŝaj neregistaraj organizoj ne ĉesis postuli la teritorion. Administracia limo inter Nord-Osetio kaj Inguŝio multrilate similas limon interŝtatan. Post la ioma pliboniĝo komence de 2000-aj jaroj, denove ekregis malvarma kontraŭstaro post la tragediaj eventoj en Beslan, kie plejparto de teroristoj estis inguŝaj ekstremistaj junuloj.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Oficiala retejo de Inguŝio
•  Populara neoficiala paĝaro de Inguŝio
•  Historio, lingvo kaj kulturo de Inguŝio en la paĝaro de Berkley (Kalifornio, Usono)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com