Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Beslan - Vikipedio

Beslan

El Vikipedio

Beslan (ruse kaj osete: Беслан) estas urbo en Nord-Osetio (regiono de Rusio). Loĝantaro en 2002 estis ĉ. 33,600. Ĝi estas la 3-a plej granda urbo en Nord-Osetio post Vladikavkaz kaj Mozdok.

Koordinate: 43°12' N, 44°34' Or Mapo .

Beslan estas grava fervoja nodo sur linio RostovBaku. Ĝi ankaŭ estas la starta punkto de mallonga fervoja saklinio al Vladikavkaz. Ĉe la urborando de Beslan situas ankaŭ la flughaveno de Vladikavkaz kun ĉiutagaj flugoj al Moskvo kaj pli maloftaj al Erevano, Peterburgo kaj aliaj urboj.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 90235501.

La interurba telefona kodo estas 86737, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

La urbo estas sur dekstra bordo de rivero Terek (Терек).

[redaktu] Historio

Fondita en 1847 vilaĝo estis enloĝigita de osetoj, transloĝiĝintaj el aliaj partoj de Osetio. La unua nomo estis Beslanikaŭ (osete Бесланыхъæу), laŭ la nomo de la fondinto — loka noblulo Beslan Tulatov. La oficiala rusa nomo longe estis Tulatovo. En 1941 la vilaĝo ŝanĝis nomon al Iriston (osete Иристон) kaj en 1950 kun la urba statuso ĝi ricevis la novan nomon — Beslan (osete kaj ruse Беслан).

En jaro 1959 la urbo havis 19.4 mil loĝantojn.

La 1-an de septembro, la unuan lernotagon, en 2004 la lokan lernejon okupis teroristoj, ostaĝiginte ĉ. 1300 lernantojn kaj plenkreskulojn. Dum tri tagoj daŭris interparoloj, kiuj fiaskis per amasaj mortigoj de la ostaĝoj (per eksplodo kaj pafado). Tuj post komenco de la eksplodoj en la lernejo rusiaj armitaj trupoj eksturmis la konstruaĵon kaj liberigis multajn ostaĝojn. Rezulte de la terorista ago mortis 329 personoj, el ili 159 infanoj. Ĉ. mil homoj bezonis medicinistan helpon. Pli detale vidu Historion de Beslan en la 1-3-a de septembro de 2004. Pro la afero estis farita monumento, vidu la artikolon pri ĝi: Arbo de funebro.

La 26-an de majo 2006 en Vladikavkaz finiĝis juĝproceso pri la kazo de Nurpaŝi Kulajev, la sola travivinta teroristo el la grupo, kiu ostaĝigis centojn en Beslano. Pro la moratorio al mortpuno, funkcianta en Rusio, Kulajev estis kondamnita al vivlonga malliberigo.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  Pri la urbo (ru)
•  Pri la terorista ago de 2004 (ru, en, de)


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com