Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Mulholland Drive - Vikipedio

Mulholland Drive

El Vikipedio

Mulholland Drive
Internacia afiŝo
Originala Titolo: Mulholland Dr.
Produktadlando: Francio, Usono
Filmita en: Usono (Kalifornio)
Originala Lingvo: Angla
Kina Aperdato: 16-a de majo 2001 (Cannes)
Daŭro: 2h43
Ĝenro: Kulta filmo
Buĝeto: 15.000.000 USD
Reĝisoro: David Lynch
Scenaro: David Lynch
Laŭ la verko de: ---
Produktisto: Pierre Edelman
Muziko-eldonisto: Angelo Badalamenti
Laboratorio kaj Optikaj efektoj: ???
Produkto: StudioCanal (Francio), Asymmetrical Productions (Usono), Les Films Alain Sarde (Francio), Imagine television (Usono), The Picture Factory (Usono), Touchstone Television (Usono)
Distribuo: ???


Mulholland Drive estas usona filmo reĝisorita kaj scenarita de David Lynch. Ĝia titolo aludas al la serpentforma kaj danĝera vojo kiu kondukas al Holivudo.

La rakonto absorbis multajn spektantojn pro sia aparteco kaj sia pensigeco. Efektive, la unua vidado de la filmo igas pli da demando ol da respondo ĉe la spektanto kaj ĉiu deduktas malsame tiun simbolplenan filmon kies strukturo similas al tiuj de The Wizard of Oz, VertigoPersona.

Aperita en 2001 en la Festivalo de Cannes, ĝi ricevis imponajn aklamojn kaj Lynch estis premiita la Plej Bona Reĝisoro (kune kun Joel Coen por The Man Who Wasn't There). Kaj spite al ne tiel grava publika bonveno, la filmo fariĝis poste vere kulta kaj multaj diskutadoj burĝonis rete por malkodi la indicojn donitajn de Lynch.

Enhavo

[redaktu] Alfilmiĝo

Skize, Mulholland Dr. estis televida projekto. David Lynch, kiu jam spertis TV-seriojn kiel interalie Twin Peaks planis filmi duhoran epizodon poste sekvota de aliaj. Sed la produktoj, la televida ĉeno ABC, postulis multajn aranĝojn kaj drastajn elprenojn. Eĉ se Lynch efektivigis la aranĝojn, la reto ne akceptis plu subteni la reĝisoron.

Feliĉe, Lynch konservis la rajton disponi pri sia verko kaj helpe de CanalPlus, franca televidĉeno, adaptis la epizodon al vera filmo je 2 horoj kaj duono.

[redaktu] Ĉefrolantoj

  • Naomi Watts : Betty Elms / Diane Selwyn
  • Laura Elena Harring : Rita / Camilla Rhodes
  • Justin Theroux : Adam Kesher
  • Ann Miller : Coco (Catherine Lenoix)
  • Dan Hedaya : Vincenzo Castigliane
  • Katharine Towne : Cyinthia Jenzen
  • Scott Coffey : Wilkins
  • Billy Ray Cyrus : Gene
  • Chad Everett : Jimmy Katz
  • Rita Taggart : Linney James
  • Monty Montgomery : Kaŭbojo
  • James Karen : Wally Brown
  • Lori Heurring : Lorraine Kesher
  • Angelo Badalamenti : Luigi Castigliane
  • Michael Des Barres : Billy Deznutz
  • Marcus Graham : Vincent Garby
  • Robert Katims : Ray Hott
  • Jeanne Bates : Irene
  • Patrick Fischler : Dan
  • Lee Grant : Louise Bonner
  • Mark Pellegrino : Joe Messing
  • Tad Horino : Taka
  • Tony Longo : Kenny
  • Brent Briscoe : Detektivo Neal Domgaard
  • Robert Forster : Detektivo Harry McKnight

[redaktu] Intrigo

Mulholland Dr. estas la tipa filmo kiun oni devas spekti antaŭ ol vidi iajn ajn kritikojn aŭ analizojn. Malkaŝi eĉ parton de la scenaro por la nekonatuloj estas surprizfuŝado. Estas do ege konsilate spekti la filmon antaŭ plulegi. Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.


Estus sensencaĵo prezenti la komencon de tiu filmo ĉar ĝia strukturo ne similas al la kutima scenara ŝablono. Ĉirkaŭ 60% de la filmtempo, la rakontado tute ŝanĝas kaj mergas nin en konfuzo kaj sindemandado pri la jam vidita parto de l' filmo. Kaj la solvo ne prezentiĝos je la filmfino, kiel iu povus prudente kredi, sed en la adaj revidoj de la filmo, en kiu staras multegaj indicoj, ofte sensignifaj, sed kiuj igas al pli abstraktaj demandoj.

Plurajn konkludojn spektantoj faris pri tiu verko. La plej kutima estas la jena : La filmo dividas en du oponajn partojn, do konsekvence unu el ili estas malvera. Temus pri la sama rakonto, ĉu bona ĉu malbona, laŭ la vidpunkto de Diane, turmentita de memriproĉoj post la morto de Camilla, kiun ŝi mem aranĝis.

La stranga komenco (antaŭ la prezento), kiel la fino, estas tre gravaj por kapti la intrigsencon. Unue, oni ekvidas figurojn dancantajn antaŭ violkolora fono kaj riveliĝas ombraj vizaĝoj kiu montras rideteman junulinon kun du maljunaj gehomoj. Verŝajne temas pri Diane kies intenco estas fariĝi holivuda stelulo kaj siaj geavoj. Poste, en malluma ĉambro, la kamerao sobiras al lita kapkuseno kvazaŭ ni enkorpiĝus iu kiu ekdormas. Ekde tiu preciza momento ĝis la malfermo de la blua skatolo kaj la vekiĝo de Diane, la rakonto do konsistas el nura sonĝo, kun realecaj paŭzoj (ĉu?) en kiuj rolas la malfeliĉa reĝisoro Adam Kesher kaj siaj disputoj kun la mafio.

La veran vizaĝon de Diane oni ekvidas post sia vekiĝo. Ŝi kondutas freneze, ne plu bele aspektas, masturbiĝas pro ama kaj amora manko, kaj regule havas delirajn flaŝojn pri la estinteco. Camilla Rhodes estas fakte manipulista aktorino, kiu nur ŝuldas sian sukceson al mafio kaj rendevuis Diane antaŭ ol malfideli ŝin kun sia nova umiko la reĝisoro Adam. Diane ne povas ĝin elteni kaj decidas dungi murdiston por mortigi la perfidulon. Post la morto de Camilla (kies simbolo estas la blua ŝlosilo sur la tablo), Diane dormiĝas.

La alveno de Betty al Holivudo estas nur bonigita sonĝo de sia vivo en kiu ŝi bonvenas la vojerarintan Rita kaj helpas ŝin, eĉ post la malkovro ke ŝi ne konas ŝian onklinon. En la sonĝo, estas ŝi, kaj ne Camilla, kiu estas fariĝanta stelulo. Sed la realeco tiam kaj tiam reaperas, kiel en la kafejo, malantaŭ kiu kasiĝas abomena monstro ; kiel en la teatro Silencio, klimaksejo de la intrigo. Camilla komprenas la kialon de la blua kaj dezajna ŝlosilo, simbolo de sia morto, kaj finiĝas la sonĝo.

[redaktu] Analizo

Maldekstre dekstren : Naomi Watts, la reĝisoro David Lynch, Laura Harring kaj Justin Theroux.
Pligrandigu
Maldekstre dekstren : Naomi Watts, la reĝisoro David Lynch, Laura Harring kaj Justin Theroux.

Jen filmo kiu ne domaĝas sian publikon, kiu ade taŭzas kaj turmentas onin per labirinta intrigo. Tamen, la spektado ne estas malagrabla, sen ia ajn masoĥista deziro, oni plezuras ensorĉiĝi de la Lynch-a turmento. Se eblas tiun dirmanieron, oni povus eĉ taksi ĝin pli "kina" ol aliaj filmoj. T.e. ke filmo kiu ne pretendas rakonti pli ol si mem, kies intrigo giradas, estas multe pli riĉa en sia strukturo ol en sia rakonto. Ĝi firmiĝas sian memon. La rakonta malrealeco ne estas malpli kredinda ol la malrealeco de sia konstruado. Tamen la rakonto onin mokŝercas, interplektante ligojn, dissemante spurojn, sen deviga kialo. Kvazaŭ temus pri senbaza rakonto, sen antaŭpripensado, vera deliro! Sed kio estas kino, se ne rakonto de deliroj, aŭ plivole deliraroj, sen rilatoj unu la aliajn?

Kino malsimilajn erojn kutimas kolekti kaj konekti, por rezulte prezenti tuton, celante ĝin kohera. Spektanto ĝin konscias, kaj do revuas la rakonton, avida je kohereco, kaj kia angoro kiam ĝi ne ekzistas! Ekzemplas kun tiu filmo, en kiu kvar fikciulojn rolas du aktoroj. La unua rolas du apartajn, sed tamen similajn kaj la dua rolas la saman, kiu duigis pro memorperdo. Kvar fikciuloj (oni cetere atente rigardas la aktorliston ĉe la fino por konstati ĉu jes aŭ ne temas pri la samaj aktoroj), du rakontoj! Ĉu la unua post la dua? Oni ĉiam sin demandas kiam tempas tiun scenon rilate al la antaŭa. Onin la filmo neniel avertas. La sceno pri la provripetado estas emfaze rivelanta : Komence, Betty miras kaj nervoziĝas pro la daŭra ĉeesto de sia vidalvidulo. Kaj Rita malmilde respondas, ŝajnigante kontenta. Fakte, ŝi ja estas, sed ne pro sia reago, sed pro sia diktado! Ambaŭ ripetas prezentprovon. Sed helpe de la kamerao, Lynch sukcesas adigi la falsadon dum kelkaj sekundoj. Jen la kina magio!

Mulholland Dr. majstre ludas kun tiaj iloj, kaj ankaŭ mokadas la kliŝojn de pli ol jarcento de filmaro. Ĉugoj ne plu sin pelas al aŭtakcidentejo, ili fariĝis ĝusatigitaj. Eĉ la aŭto ne eksplodas, ĝi nur ordinare flamiĝas. La holivuda revo post ripetadoj de similaj intrigoj fariĝis koŝmara. Kaŭbojoj estas kompatindaj, reĝisoroj estas kokritaj kaj steluloj estas interŝanĝeblaj. Ili eĉ interŝanĝas nomojn : Camilla Rhodes-on multaj aktorinoj rolas!

Ne ekzistas orkestro, sed tamen ĝin oni aŭdas! la anoncisto klamas en la Klubo Silento. Ne estas rakonto, kaj tamen rakonto inklinas disvolviĝi, pulsigita de nia menso. Temas nur pri son-veturilo, pri filmo, pri iluzio. Eĉ se steluloj mortas, restas la bendo, la filmorulo. Kiel la kantista voĉo en la klubo kiu daŭras, eĉ se la kantisto forpasis. Kiel por la kinematografio kiu transvivas siajn stelulojn, siajn revojn kaj siajn koŝmarojn. Silentu!

[redaktu] La dek indicoj de David Lynch

En la usona kaj brita DVD, David Lynch, kiu tute rifuzis komenteti la cerbumigan filmon, tamen skribis dek indicojn por ke la spektantoj pli facile divenu la solvon. Sed multaj pensas ke ĉi-tio estas nur ia blago de la reĝisoro kiu kutime emas tutsilenti pri sia verko. Tiuj indicoj estas do eble nur faritaj por eĉ pli kompleksigi la aferon erarigante la leganton.

  1. Atentu la filmkomencon. Almenaŭ du indicoj riveliĝas antaŭ la filmprezento.
  2. Rimarku la aperoj de la ruĝŝirmita lampo.
  3. Ĉu vi povas aŭdi la titolon de la filmo por kiu Adam Kesher aŭskultoprovigas aktorinojn? Ĉu ĝi estas denove menciita?
  4. Akcidento estas terura evento. Kie ĝi okazas?
  5. Kiu donas la ŝlosilon, kaj kial?
  6. Rimarku la robon, la cindrujon, la teotason.
  7. Kio sentiĝas, efektiviĝas kaj kolektiĝas en la Klubo Silencio?
  8. Ĉu nur talento helpas Camilla?
  9. Rimarku la aperofteco de la homo malantaŭ Winkies.
  10. Kie troviĝas Onklino Ruth?

[redaktu] Internaj ligoj

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com