Magio
El Vikipedio
Magio estas tuto de la procedoj kaj ritoj, per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj. La bazo de tio estas tiu imago, ke la naturajn objektojn movas, regas nevideblaj spiritoj (animismo), kiujn la homo kapabla devigi al sia servo. Ĝi evoluis en la primitivaj cirkostancoj de la prahomo, kiam la homo tute dependis de la naturaj elementoj, bonŝanco. Tre gravas en la magia rito la imitado (ĉasado, kapto de besto) kaj eldiro de nomo. La praa arto (danco, artludo, desegnado) elkreskis el la magio. Tiu magio estas la centra kerno de ĉiu religia rito kaj ĉiu superstiĉa ago.
Oni distingas blankan (bonfara) kaj nigran magion (malbonfara) ekde la mezepoko.
[redaktu] Vidu ankaŭ:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.ciemnosc.com
- http://www.zjawiska.hosted.pl
- http://www.ezo.aikmedia.com
- http://www.bartleby.com/196/5.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |