Kvantuma mekaniko
El Vikipedio
La kvantuma mekaniko (ankaŭ kvantuma fiziko) estas scienco, kiu priskribas la fizikon de malgrandegaj sistemoj: klasika elektromagnetismo kaj neŭtona mekaniko malbone priskribas atomajn kaj subatomajn sistemojn (oni kutime ekvidas kvantumajn efikojn en sistemoj kun malpli ol 1000 atomoj). Ĝi priskribas la staton de sistemo (kvantumstato) pere de ondfunkcio, kiu enhavas la probablon de ĉiuj observeblaj ecoj (nomitaj fake observeblaĵoj).
[redaktu] Historio
Fine de la 19-a jarcento oni pensis, ke la fizikfino estis proksima: preskaŭ ĉiuj fizikaj eksperimentoj ŝajnis tute kompreneblaj, do oni ne bezonis pliajn fizikajn teoriojn. Tamen oni vidis, ke tiujn malmultajn nekompreneblajn eksperimentojn, kia la fotoelektra efikon, la radiado el nigran korpon, la radioaktiveco aŭ la dufendan eksperimenton neniel povis samtempe esti eksplikitaj per klasika fiziko.
Je la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento en Germanio kaj Aŭstrio la kvantuma mekaniko estis ekigita per longa listo de bonegaj fizikistoj kaj matematikistoj, kia Erwin Schrödinger, Werner Heisenberg, Albert Einstein, Paul Dirac, Niels Bohr kaj John von Neumann.
[redaktu] Nuna graveco
La kvantuma mekaniko estas unu el la bazoj de la moderna kemio kaj, kun la ĝenerala relativeco, ankaŭ de la moderna fiziko. diodoj, transistoroj (do, la tuta elektroniko), laseroj, nuklea magneta resonanco kaj multaj aliaj modernaj teknikoj tute neeblus sen ĝi.
[redaktu] Kvantuma implikiĝo
Du kvantumaj sistemoj implikiĝas kvantume, kiam ili interagas. Ekde tiam, kaj ĝis ili malimplikiĝas per ĥaosa ago de la ĉirkaŭaĵo, ili estas ne du, sed nur unu kvantuma sistemo. Eĉ se la du sistemeroj estas space malproksime, iu ajn ago je unu el ili efikas samtempe, neloke al la alia.
Einstein, Podolsky kaj Rosen montris, kiel ĉi tiu antaŭdiraĵo de la kvantuma teorio aperas tute paradokse (kaj do, laŭ ili, montras gravan netaŭgecon de la "ortodoksa" kvantuma teorio). Ili kaj aliaj sciencistoj estis "lokaj realistoj" kaj parolas pri "kaŝitaj variabloj" ĉe la du sistemoj: tiel oni ne bezonas akcepti tiajn samtempajn, nelokajn efikojn. Poste John Stewart Bell elpensis eksperimenton, kies rezulto malsamas laŭ la "loka realismo" kaj laŭ la "ortodoksa kvantuma teorio". Ĝis nun, kaj por la plej granda parto de la scientistaro, la eksperimentoj ŝajnas pruvi la "ortodoksan teorion".
La kvantuma implikiĝo estas unu el la plej gravaj kvantumaj efikoj por la kvantuma informa teorio.