Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
La Dekalogo - Vikipedio

La Dekalogo

El Vikipedio

Religio > Abrahamismo > Dekologo


La Dekalogo, aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la baza moralo de judismo kaj kristanismo. La jena teksto estas de Eliro 20:1-17 el la Biblio. Laŭ la Biblio, la teksto estis skribita de la fingro de la Eternulo.

Kvankam la Biblio ja diras, ke estas dek ordonoj, la teksto mem estas sen nombrado. Do estas tri ĉefaj nombradoj de la ordonoj:

Enhavo

[redaktu] juda nombrado

  1. Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
  2. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
  3. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
  4. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
  5. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
  6. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  7. Ne mortigu.
  8. Ne adultu.
  9. Ne ŝtelu.
  10. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
  11. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.


Laŭ la juda vidpunkto, la kristanoj ignoras la Unuan Ordonon sed kompensas per la fendado de alia ordono: la katolikoj kaj luteranoj fendas la Dekan Ordonon dum la ortodoksuloj kaj ne-luteranaj protestantoj fendas la Duan Ordonon:

[redaktu] katolika k. luterana nombrado

La katolika nombrado estas la de Aŭgusteno:

  1. Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
  2. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
  3. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
  4. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
  5. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  6. Ne mortigu.
  7. Ne adultu.
  8. Ne ŝtelu.
  9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
  10. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.
  11. Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

[redaktu] ortodoksa k. kalvinisma nombrado

  1. Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
  2. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
  3. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
  4. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
  5. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
  6. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
  7. Ne mortigu.
  8. Ne adultu.
  9. Ne ŝtelu.
  10. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
  11. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.


La Dekalogo ankaŭ aperas je Readmono 5:6-21 .

Jesuo Kristo resumis (en Mateo 22:37-40) la ordonojn (kaj, fakte, la tutan Biblion) tiele:

  1. Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
  2. Amu vian proksimulon kiel vin mem.

[redaktu] Ekstera ligilo

• HRADIL Jozefo: OPINIO: Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas? el Monato (2004/1, p. 17)

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Pligrandigu
Pligrandigu
Pligrandigu
Pligrandigu


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com