Kometo Tempel 1
El Vikipedio
La kometo Tempel 1 (oficiala nomo 9P/Tempel) estis malkovrita je la 3-an de aprilo en 1867 fare de la saksa astronomo kaj litografiisto Ernst Wilhelm Leberecht Tempel.
[redaktu] Malkovro
Ernst Wilhelm Leberecht Tempel malkovris la kometon en la stelfiguro Pesilo. Postaj kalkuloj montris, ke ĝi estis tiam en distanco de 0,71 astronomiaj unuoj disde la Tero kaj de 1,64 astronomiaj unuoj de la Suno. Tempel skribis tiam, ke la kometo havas diametron de 4 ĝis 5 arkaj sekundoj.
[redaktu] Ĉiela vojo
Tempel 1 ĉirkaŭiras la Sunon en orbito de 5,5 jaroj, t. e. ĝi venas en la internan sunsistemon ĉiujn 5,5 jarojn (pli frue tio estis ĉ. 6,5 jaroj, sed tio malpliiĝis pro efiko de Jupitero). Ĝi havas kernon 4 × 14 km grandan kaj albedovaloron de 4%.
Ĉiam, kiam ĝi realvenas la suno-malproksimon, ĝi perdas el sia materialo, surfaco, tial ĝi estas bona studobjekto por la sciencistoj.
[redaktu] Deep Impact kaj 2005
Je la 4-a de julio 2005, en la kometon enfrapis 370-kg-a parto de spacosondilo Deep Impact kaj frapegis krateron kun diametro de 100 m. Oni volas per tio analizi la elĵetitajn materialojn.