Karola Premio
El Vikipedio
Kristnaske 1949 grupo de aĥenaj civitanoj fondis, laŭ inicitato de komercisto, la fondaĵon Internacia Premio de Karolo en Aĥeno, kaj deklaris ke ĝin ricevu personoj kiuj subtenis la ideon de la eŭropa unuiĝo en politika, ekonomia kaj spirita rilato.
La Premion de Karolo ĉiujare la urbo Aĥeno (Aachen) transdonas por meritoj rilate al la unuiĝo de Eŭropo. Tiu premio konsistas el sumo de kvinmil eŭroj kaj medalo kun la bildo de Karolo la Granda. Oni transdonas la premion tradicie ĉe la ĉielira tago en la kroniga salono de la urbodomo de Aĥeno. La elekton faras kuratorio de fondaĵo, en kiu kunsidas civitanoj kaj funkciuloj de Aĥeno.
[redaktu] Premiitoj
- 1950 - Richard Nikolaus Graf von Coudenhove-Kalergi
- 1951 - Hendrik Brugmans
- 1952 - Alcide de Gasperi
- 1953 - Jean Monnet
- 1954 - Konrad Adenauer
- 1956 - Sir Winston Churchill
- 1957 - Paul-Henri Spaak
- 1958 - Robert Schuman
- 1959 - George Catlett Marshall
- 1960 - Joseph Bech
- 1961 - Walter Hallstein
- 1963 - Erwin Richard George Heath
- 1964 - Antonio Segni
- 1966 - Jens Otto KRAG
- 1967 - Joseph Luns
- 1969 - Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj
- 1970 - François Seydoux De Clausonne
- 1972 - Roy Harris Jenkins
- 1973 - Salvador de Madariaga
- 1976 - Leo Tindemans
- 1977 - Walter Scheel
- 1978 - Konstantin Karamanlis
- 1979 - Emilio Colombo
- 1981 - Simone Veil
- 1982 - Reĝo Juan Carlos 1-a de Hispanio
- 1984 - Karl Carstens
- 1986 - la popolo de Luksemburgio
- 1987 - Henry Kissinger
- 1988 - François Mitterrand kaj Helmut Kohl
- 1989 - Frère Roger SCHUTZ, Taizé
- 1990 - Gyula Horn
- 1991 - Václav Havel
- 1992 - Jacques Delors
- 1993 - Felipe González Márquez
- 1994 - Gro Harlem Brundtland
- 1995 - Franz Vranitzky
- 1996 - Reĝino Beatrix de Nederlando
- 1997 - Roman Herzog
- 1998 - Bronislaw Geremek
- 1999 - Tony Blair
- 2000 - William J. Clinton
- 2001 - György Konrád
- 2002 - la valuto Eŭro
- 2003 - Valéry Giscard D'Estaing
- 2004 - Pat Cox
- 2005 - Carlo Azeglio Ciampi
- 2006 - Jean-Claude Juncker
La 24an de marto 2004 oni unike aljŭgis eksterordinaran Premion de Karolo, nome al papo Johano Paŭlo la 2-a.