Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Hizbulaho - Vikipedio

Hizbulaho

El Vikipedio

Flago de Hizbulaho
Pligrandigu
Flago de Hizbulaho

Hizbulaho (aliskribe: hizbolaho) estas libana Ŝijaisma milita organizaĵo kaj politika partio, kreita en 1982 reage al la israela invado de Libano. Ĝi nun regas la sudon de Libano kaj batalas kontraŭ Israelo. Ĝi estas oficiale konsiderata terorisma grupo flanke de Israelo, Usono, Kanado kaj Britio.

Hizbulaho (araba signifo: la partio de Dio) kreiĝis dum la Libana interna milito. Ĝi verŝajne estis influita de la Irana revolucio, kiu inspiris ŝijaistojn en tuta Mezoriento. 40 % de Libananoj estas ŝijaistoj. Ili averaĝe estas unu el la plej malriĉaj religiaj grupoj de la lando. Hizbulaho batalis kontraŭ Israelaj kaj okcidentaj trupoj dum la interna milito. En 1983, la grupo respondecis pri fama atako kontraŭ bazo de la Usonaj marines (mararmeaj tersoldatoj), en kiu mortis 241 Usonaj soldatoj. Post la fino de la interna milito, en 1990, Hizbulaho daŭre batalis por liberigi la pecon de Suda Libano, kiu ankoraŭ estis sub Israela okupo. La daŭra ekzisto de Hizbulaho estis kontraŭ la kondiĉoj de la pac-interkonsento de Taif, kiu finis la internan militon, ĉar la interkonsento postulis la malarmadon de ĉiuj "Libanaj kaj ne-Libanaj milit-grupoj". Tamen, la Libana registaro neniam provis senarmigi Hizbulahon, dirante ke temas pri legitima rezista grupo.

En la jaro 2000 Israelo finfine retiriĝis de la sudo de Libano, kio estis vaste vidata kiel venko de Hizbulaho, kiu akiris grandan popularecon en la araba mondo. Post la Israela retiriĝo la organizaĵo retenis sian militan strukturon en la sudo de Libano kaj periode bombis urbojn en la nordo de Israelo, sen multa efiko. Ilia pozicio estas, ke Israelo ankoraŭ ne komplete retiriĝis de Libano, ĉar restas eta teritorio de 35 kvadrataj kilometroj nomata la "farmoj de Cheeba", kiun ĝi okupas. Tamen, UN deklaris ke Israelo komplete retiriĝis de Libano, ĉar tiu teritorio estas konsiderata parto de la Golanaj Altaĵoj, kaj do maksimume okupita parto de Sirio, ne Libano. Israelo diras, ke en la realo Hizbulaho ne intencas ĉesigi la bataladon ĝis la kompleta detruo de Israelo, kaj efektive la oficiala pozicio de Hizbulaho estas, ke la ŝtato de Israelo devas malaperi.

Hizbulaho estas rekonita politika partio nuntempe, kies civila branĉo administras malsanulejojn, lernejojn kaj televidan kanalon. Ĝi havas konservemajn poziciojn pri religiaj demandoj.

Hizbulaho estas la plej grava libana partio, profunde radikanta en la precipa komunumo de la lando, la ŝijaistoj, aŭreolata de la prestiĝo de liberigo de la landa sudo en 2000, disponanta pri dek du deputitoj en la parlamento, pri aliancanoj de gravaj politikaj fortoj, kiel tiu de la generalo Michel Aoun, la libana komunista partio, la siria social-nacia partio, influhavaj sunaistaj eminentuloj kiel Usama Saad aŭ Omar Karamé, aŭ maronitoj kiel Sulejman Frangié.

La 12-an de julio 2006 Hizbulaho atakis grupon da Israelaj soldatoj ĉe la limo kun Libano kaj forkondukis du el ili, mortigante 8 soldatojn dum la operaco. Ĝi poste deklaris, ke ĝi liberigos ilin nur se Israelo liberigos aron da libanaj militkaptitoj, laŭ la modelo de antaŭe faritaj interŝanĝoj de kaptitoj. La israela registaro rifuzis kaj komencis vast-skale bombi Libanon, deklarante ke ĝi volas komplete detrui Hizbulahon. Dum la postaj tagoj, la ŝijaisma organizaĵo bombis israelajn urbojn apud la limo, inkluzive de Ĥajfo, Naharija, kaj eĉ la araban urbon Nazareto, mortigante alemaŭ 15 civilulojn. Intertempe Israelo daŭre bombis ĝiajn poziciojn en la tuta lando, mortigante plurajn centojn da homoj, plej multe civilulojn. Israelo akuzas, ke Hizbulaho estas subtenata de Irano kaj Sirio, kiuj volas disvastigi ĥaoson en la regiono. Irano kaj Sirio neas, ke ili vendas armilojn al Hizbulaho, sed tamen malferme simpatias al ĝi.

Ligilo: retejo de Hizbulaho (angle):
http://almashriq.hiof.no/lebanon/300/320/324/324.2/hizballah/

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com