Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Henrik Ibsen - Vikipedio

Henrik Ibsen

El Vikipedio

Literaturo > Norveglingva Literaturo > Henrik IBSEN < Norvega lingvo


Enhavo

[redaktu] Vivo

La norvega dramisto Henrik IBSEN naskiĝis je la 20-a de marto 1828 -samjare kiel TolstoiJules Verne- en havena urbeto Skien. Lia patro estis riĉa komercito, kiu malriĉiĝis kaj lia patrino ŝatis pentradon kaj teatron. Pro tio, kvankam el klera familio, li vivis malriĉan infanon. En tiu epoko Norvegio estis ankoraŭ parto de reĝlando Svedio kaj tiele estus ĝis 1905, unu jaron antaŭ la morto de Ibsen. Li, kiam estis nur 16jara, laboris en apoteko kiel helpanto; tio ne plaĉis al li, kiu preferis kompanion de revoluciaj studentoj, pro tio li forlasis sian postenon en 1849. Li poste studis medicinon, sed ne finis tiun karieron. Tiuepoke li estis malriĉega kaj estis patro de kontraŭleĝa filo kun servistino; tin filon vidis nur post 40 jaroj kaj nur unufoje. Dume jam verkis poemojn kaj dramojn, nome Catilina kaj La katafalko de la heroo.

Ekde 1851 li plene dediĉis sin al la teatra laboro, fariĝis estro de la teatroj de Bergen kaj ĉefa dramaturgo tie. Tio signifas, ke li povis premierigi La katafalko de la heroo, sed ankaŭ ke li devis prilabori ĉiujn taskojn por sukcesi. Tiuepoke li fondis satiran ĵurnalon Andhrimner. En 1857 li estris la Norvegan Teatron de Kristiania kie premierigis verkojn pri naciaj kaj historiaj temoj kaj kie pruvas sian profesian konon de la teatra scenmaniero franca. En 1858 li geedziĝis kun Susanna Thorensen, filino de pastro, kiun konis en Bergen. Tiu geedzo estos maltrankvila, pro liaj nervaj deprimoj, ebriiĝoj, amrilatoj, ktp. Ĉiukaze la edzino estis grava helpo al la laboro de Ibsen. En 1862 li perdis sian gravan postenon kaj malriĉiĝis subite; kulado subtenis lin ĝis kiam la registaro ekpagis salajron.

En 1864 li forlasis sian landon kaj laboris eksterlande : en Romo, Dresdeno kaj Munkeno. Li ne revenos dum 27 jaroj. En Italio komencas lia sukceso: tie verkis la du versajn dramojn: Brand kaj Peer Gynt. Poste li translokiĝis en Germanion. Post 1875 li verkis siajn plej kontraŭburĝajn teatraĵojn, nome Samfundets Støtter (La pilieroj de la socio, 1877), pri komerciaj fraŭdoj; Et Dukkehjem (Puphejmo, 1879), pri subpremado de virinoj; Gengangere (Spektroj, 1881), pri seksa moralo; En Folkefiende (Malamiko de la popolo, 1882), pri esprimlibereco; Rosmersholm (La hejmo Rosmer, 1886) kaj Hedda Gabler (1890).

En 1877 li estis investita doktoro honoris causa en universitato de Upsala. (Svedio) Ibsen, kies socikritika verkaro influis grandan aron da aliaj aŭtoroj, mortis je la 23-a de majo 1906 en Kristiania (nuntempe Oslo).

[redaktu] Evoluo

Lia unua klopodo estis imiti la tiaman modan francan dramaturgon Scribe. Poste jam teatrestro en Bergen li povis viziti Germanion kaj Danion kaj tie ekkoni modernan teatron unuflanke kaj Shakespeare aliflanke.

Nur kiam li ekveturis suden, al Italio, li ekverkis bonkvalite. Brand kaj Peer Gynt estos altkvalitaj verkoj kaj poste la influoj de dana kritikisto Georg Brandes kaj de tiama fama norvega drmaturgo Bjornsterne Bjornsonla alportislin al pli intimaj verkoj, ne tiom bombastaj. Kontraŭburĝaj teatraĵoj kiel Malamiko de la popolo kaj Puphejmo donos al li sian lokon en la literatura historio. Ibsen estis romantiko post la romantismo. Lia veturado jam faris antaŭe Byron, Shelley aŭ eĉ Goethe. La paraj rilatoj homaj estas konsidrataj rabie en kelkaj verkoj de Ibsen, tio estas pura romantismo. La ŝoko produktita kontraŭ la burĝaj mensoj ne havos alian similaĵon ĝis kiam venos la surealismo. La ribelema eco de la aŭtoro transpasos al siaj ĉefroluloj, kiuj ankaŭ estosobstinaj, kontraŭantoj, kiel li mem. Oni diras, ke antaŭ sia morto, liaj lastaj vortoj signifis "Kontraŭe".

[redaktu] Famaj verkoj:

Jeno aperis en Esperanto:

  • Reaperantoj : familia dramo : unua akto / de Henrik Ibsen. Trad. O. Bünemann. - Berlin: Möller & Borel, [1910]. - 47 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 12)
  • Reaperantoj : familia dramo / Henrik Ibsen. Trad. Oscar Bünemann. - 2. eld. - Berlin [k.a.]: Ellersiek & Borel, 1925. - 111 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 14/15)
  • Imperiestro kaj galileano : mond-historia teatraĵo / de Henrik Ibsen. Trad. de H. J. Bulthuis. - Zutphen: Thième, 1930. - 276 p. Originalo: Kejser og Galilæer
  • Peer Gynt : drama poemo : kun konciza komentario kaj tri norvegaj popolfabeloj / Henrik Ibsen. [El la norvega trad. Erling Anker Haugen]. - Trondheim: Eldona Rondo, 1951. - 258 p.
  • Brand : 1866 / Henrik Ibsen. [Trad. el la norvega de Erling Anker Haugen. Enkonduko de Humphrey Tonkin. Postparolo de K. Kalocsay]. - 1. eld. - Antverpeno ; La Laguna: Stafeto, 1978. - 320 p. : ilustr. - (Stafeto. Bel-Literatura Eldonserio ; 33) (Serio Oriento - Okcidento ; 13) ISBN 90-6336-004-5
  • Puphejmo : (1879) / Henrik Ibsen. Trad.: Odd Tangerud. - Hokksund: Tangerud, 1987. - 57 p. ISBN 82-991075-2-0 Originalo: Et dukkehjem

Jeno estis jam surscenigita

Jeno estas rete legebla :


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.ibsen.net
•  http://runeberg.org/ibsen
•  http://www.odin.dep.no/odin/engelsk/norway/history/032005-990396/index-dok000-b-n-a.html
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com