Germana Esperanto-Junularo
El Vikipedio
Germana Esperanto-Junularo (GEJ, germane: Deutsche Esperanto-Jugend) estas la organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Germanio. La aĝolimo estas 27 jaroj, konforme al la leĝo por asocioj kiuj volas esti subvenciataj de la germana ŝtato kiel "junularaj asocioj".
GEJ estas registrita asocio laŭ germana juro kaj agnoskata kiel "komunutila". Ĝi havas A- kaj B-membrojn, kio rilatas al aĝogrupoj, kaj C-membrojn, kiuj estas simbolaj. Cetere homoj malpli junaj ol 27 jaroj povas fariĝi membroj-subtenantoj.
La revuo de GEJ nomiĝas /·kune·/, antaŭe la nomo estis GEJ-Gazeto. GEJ ĉiujare dum novjaro organizas la Internacian Seminarion, kiu kutime estas la dua plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo en la jaro.
Germana Esperanto-Asocio (GEA) konsideras la A-membrojn de GEJ kiel siajn membrojn, kaj GEJ-membroj rajtas aboni la revuon de GEA je favora prezo. Internacie, GEJ estas Landa Sekcio de TEJO.
Enhavo |
[redaktu] Prezidantoj de GEJ
Iamaj prezidantoj de GEJ estas i.a. Richard Reuchlin, Franz Kruse, Ursula Felhölter, Thomas Bormann, Martin Haase, Thomas Pusch, Ulrich Görtz, Marko Naoki Lins, Gunnar R. Fischer kaj Felix Zesch. Nuntempa prezidanto estas Andreas Diemel.
[redaktu] GEJ-Vikio
La GEJ-Vikio estas vikio por la membroj de Germana Esperanto-Junularo.