Gulago
El Vikipedio
Gulago (punlaborejo) estas ŝtata institucio, kie estas uzata punlaboro.
En 1924 en USSR surbaze de la sovetia leĝaro estis kreita sistemo de punlaborejoj por "socialisma reedukado" (GULAG), kiu ekzistis ĝis la 1950-aj jaroj. En nazia Germanio (1933-1945) ekzistis sistemo de punlaboroj, kiuj estis parto de koncentrejoj. Ĝis nun en kelkaj orientaj landoj estas gulagoj, kie oni punlaborigas kelkajn milionojn da homoj.
Konvencio pri abolicio de punlaborejoj estis akceptitia fare de la Internacia Organizo de Laboro en 1957.
La vorto gulago devenas de la ruslingva mallongigo ГУЛАГ - Главное управление лагерями - Ĉefa Administrejo pri Punlaborejoj. Glavnoje Upravlenije Ispravitelno-trudovych Lagerej DosieroGeografio > Azio / Eŭropo > Sovetunio > GULAG
GULAG estas mallongigo de Glavnoje upravlenije lagerjami (ruse Главное управление лагерями). GULAG estas aro de punlaborejoj -- la simbolo de senrajteco, sklava laboro kaj arbitro en sovetia socio en apoko de Stalin.
Punlaborejoj estis kreitaj sur la terotorio de tuta Rusio. Tuta nombro de senliberuloj en GULAG la 1-an de julio 1937 estis 780 miloj, sed jam en aprilo 1938 la nombro plialtiĝis al 2 milionoj. Novaj senliberuloj devigis organizadon de novaj punlaborejoj.
Dum la Patria milito la nombro de punlaborejoj malmulte malplialtiĝis, sed post la milito kun reveno de iamaj militkaptituloj al Sovetio la nombro de homoj en punlaborejoj plialtiĝegis: absoluta maksimumo estis notita jare 1950: 2,6 milionoj. Laboro de kondamnitoj estis uzata por konstruado de grandaj industriaj projektoj, hidroelektrejoj, kanaloj kaj por minado.
Rimarkinde, ke ofte dum la regado de Stalin, la celo de grandaj projektoj estis ignorita. Eĉ eblo atingi fini iun projekton en certa tempo estis neglektita.
Post morto de Stalin komenciĝis reformoj por likvidado de la sistemo GULAG, kiu ekzistis ankoraŭ kelkajn jarojn. Fine GULAG estis aboliciita de la prezidantaro de sovetia partio la 13-an de januaro jare 1960.
Ekster-vikia paĝo:
Sep mil tagoj en siberio - romano de K.Steiner priskribas la sorton de vera komunisto, suferanta en GULAGO.
Ankaŭ estas konataj romanoj de Aleksandr Solĵenicin kaj aliaj aŭtoroj.
Menciindas ankaŭ politikaj procesoj en "demokratiaj" reĝimoj kiel en Usono aŭ Eŭropo kaj koncentrejoj en diktatoraj aŭ faŝismaj ŝtatoj.