Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Goto (movado) - Vikipedio

Goto (movado)

El Vikipedio

Dosiero:Goths.jpg
Du homoj vestante gotmode. La maldekstrulo kiel la Marilyn-Manson-a modo, dum la dekstrulo vestas sin pli batkave
Longaj haroj kaj nigraj ledaj manteloj estas tipa gota vestmaniero
Pligrandigu
Longaj haroj kaj nigraj ledaj manteloj estas tipa gota vestmaniero

Tiu artikolo temas pri la nuntempa junulara movado. Se vi celis la artikolon pri la ĝermana historia tribo, vidu gotoj


Goto estas junula subkulturo, kies anoj ŝatas gotan muzikon (Siouxsie and the Banshees, Bauhaus, Switchblade Symphony, The Cure), parencan al punkmuziko kaj traktantan ekzistencialismajn temojn kaj la belecon de la pli malhela flanko de vivo. Anoj de la subkulturo ankaŭ emas enmiksi metalrokan kaj novepokan stilon, kun elementoj de tranco kaj industria ankaŭ videblaj.

Gotoj ofte ornamas sin per tutnigraj (aparte ledaj) vestaĵoj, ofte en fantaziecaj kaj historiaj stiloj; arĝentaj ĵuveloj kaj korpaj alenaĵoj; kaj nigra ŝminko kaj harkolorigo, por alpreni palan, "hantitan" ŝajnon. La estetiko baziĝas sur gotika literaturo de la epoko de Edgar Allan Poe, aparte la rakontoj de vampiro kaj ĝia moderna interpreto de ekz. Anne RICE kaj Poppy Z. BRITE.

Oni ne stereotipu gotojn kiel deprimitajn, senkonektajn junulojn, ĉar ne ĉiuj el ili estas. Estas pluraj gradoj de goteco inter adepto de la subkulturo kaj iu, kiu simple ŝatas gotajn vestaĵojn. Gota etiketo konsideras malĝentila pridubi la pretendon de alia goto je goteco.

Goteco akiris maldezirindan famon post la murdoj en Columbine High School; ĉar la murdantoj vestis sin nigre, oni erare kredis, ke ili estis gotoj, kaj ĉashunde forpelis gotajn studentojn en Usono.

[redaktu] Originoj

Multaj kliŝoj kaj klaĉoj rondiras pri gotoj, kaj tiuj kiuj forestas la movado kutime ne komprenas kio instigis ĝian naskiĝon kaj kial ĝi ja okazis.

"Gotiko", la vorto mem entenas, je la 18-a jarcento, pejorativan kromsignifon: ĝi signifas "barbaron". Se tiu jarcento plezurumas gurdi la renecansajn esprimformojn kaj glorigi antikvecon, ĝi apenaŭ fakas pri literaturo kaj mezepoka arto. Tiagrade ke oni eĉ atencas la oldan heredaĵon: en ItalioAŭstrio, gotikajn preĝejojn oni malkonstruas, por anstataŭigi ĝin per barokaj. En Francio, la katedralo de Amiens surmetiĝas novklasikaj aloj por plibeligi la arkitekturon. La kanonikoj detruas la vitralojn ĉar ili tro filtras lumon kaj laŭ ili malebligas gemutan dihejmon. Jen la koro de la lumjarcento, laŭdita kaj festita. La gotikeco en la francaj katedraloj fine ŝuldos sian saviĝon al la ĝenerala malkristaniĝo de la lando. Gotliteraturo aperis en la lasta triono de la 18-a jarcento, ĝuste kiam triumfis racionalismo, akademismo, enciklopedio kaj progreso. La scienco ne estas nur ĉieesta sed ankaŭ ĉioscia. En Eŭropo, Eklezio ne plu potencas. La dia rajto de reĝoj estas akuzita kaj pridiskutata. Per subkomprenvortoj, oni eĉ dubas pri la dia ekzisteco. La fido al homa tutpotenco, al vivo kaj ĝia senfina plilongiĝo, ne tiom gravis de la renesanco. En tiu kunteksto, la artista laboro konsistas el regali la privilegiulojn per belaj kaj subtilaj aĵoj. Ĉio estas kodigita, teoriigita en multaj verkoj kiuj difinas la regulojn. Anglio tiam tre influas Eŭropon, kaj rapide disvastiĝos sia arta senco. Efektive, blovas aglomania vento sur la Malnova kontinento, kaj ĉiu deca ĝentlemano, politike korekta nobelo aŭ iom snoba burĝo laŭdas la anglan sintenon.

Jen kio estas, almenaŭ surface, la 18-a jarcento: ĉio malsovaĝiĝas, civiliziĝas, poluriĝas, ĝentiliĝas. La prudenta homo ignoras ĉian superstiĉon kaj forneas revon. La praveco staras ĉe logiko, matematiko kaj scienco. Homo plenregas sian ĉirkaŭaĵon, sian vivon, kaj eble eĉ Dion! Ĉio estas limigita al la homa dimensio, kio estas mem plenmezure malsakrigita. Kvankam aliloke sur la Tero, spiriteco, kredeco kaj imageco eskortas ĉiun homon, en Eŭropo, materialismo forbalaas tiajn konsiderojn. Oni taksas bela nur tion, kio estas sub la signo de eminenteco, la t.n. bongusto, kiu nepre respektas la prudentajn morojn. Odoras nafto kaj delikata parfumo, talko kaj ceteraj provizoraj artifikoj, sed sub tiu ekstera ŝajno de brilaĵoj kaj hegemonia scienco kuŝas la saman fiaĵon, la saman petoron, la saman nigrecon. La aŭtoroj de nigreromantikaj verkoj per fontoplumo ribeliĝas kontraŭ tio, kion ili konsideras hipokrita. Kial rifuzi tiun nigrecon ĉar gi estas parto de ni? Bono ne ekzistus sen malbono, kaj multaj artistoj nuntempe atribuas al la nigra flanko ian belecon, ian poezion, ian romancon.

[redaktu] Muziko

Pli detalajn informojn legu en la speciala artikolo: Gotmuziko


Pligrandigu
Pligrandigu


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.scathe.demon.co.uk/histgoth.htm
•  http://www.darklinks.com
•  http://www.netgoth.org.uk
•  http://www.gothic.ru/index2.htm
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com