Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Raŭmismo - Vikipedio

Raŭmismo

El Vikipedio

Esperanto-movado > Raŭmismo


Raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". Ĝi estas ankaŭ uzata de la anoj de la Civito de Esperantio por priskribi sian ideologion, kvankam iuj subskribintoj de la Manifesto nomas tiun kontraŭa al la spirito de la Manifesto.

Jen la originalaj tekstoj de tri dokumentoj, kiuj rilatas al la strategio de la Esperanto-movado. Ili estas faritaj en tri nordiaj urboj kun periodo de po 11 jaroj.

La Manifesto de Raŭmo estas la fonto de "raŭmismo", precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "Literatura Foiro", sur kies paĝoj raŭmismo estas multe diskutita kaj evoluigita. El la raŭmismo fontis la Pakto por la Esperanta Civito, en 1998. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop, la studmaterialo de la simpozio apud Varsovio 1984, la Konkludoj de Segedo 1988.

Ĉi tiuj tekstoj estas kopiitaj el la revuo "Esperanto" de oktobro 1991 (paĝoj 187-189). Tajpis Gary GRADY kaj reviziis Edmund Grimley Evans, kiu redaktis ĉi tiun dosieron por iu FTP-ejo je oktobro 1994. Ĝi estis hipertekstigita de Stefano KALB je januaro 1996. La teksto de la Manifesto de Raŭmo estis kompletigita per la preamblo kaj korektita laŭ la aŭtenta originalo, aperinta en "Literatura Foiro" (n-ro 62 : 1980).


Enhavo

[redaktu] Deklaracio de Tireso (1969)

[redaktu] Plivastigi la dimension de la individuo

En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la ĝenerala temo "Junularo kaj socio" ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la junularo en socio, kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo de la junularo.

La mobilizo okazas ĉefe pro sento, ke la libera evoluo de la individuo estas pli kaj pli endanĝerigata de la establitaj ordosistemoj.

La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue, malaktualaj kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la fizikan ĉirkaŭaĵon de la homo, kaj subfosi la homan psikon.

La lingvo estas realaĵo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj. Tial ĉiuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj agadoj.

Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en ĉiu formo, al malaprobo de ĉiu tiel nomata solvo de la lingva problemo, kiu baziĝas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne sufiĉe atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva imperiismo.

En nia propra laboro ni antaŭvidas esploradon kaj informadon pri la neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri ĝia kunligo kun la detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia programoj.

La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homo.

La estonta agado de TEJO inkluzivos lanĉon de agadoj, kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiuj aktivecoj baziĝos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel organizaĵo laboranta por forigo de ĉia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado.

Ni alvokas ĉiujn homojn kaj junularajn organizaĵojn al solidariĝo kaj laŭeble kunlaboro en tiu agado de TEJO.

[redaktu] Proklamo de Voss (1991)

[redaktu] Esperanto kiel funkcianta lingvo

En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke Esperanto estas jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangon, rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel etna lingvo de simila disvastiĝinteco, kaj krome, ke ĝi estu estimata pro sia unika tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.

[redaktu] Esperanto kaj strategio

Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontraŭ la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba laboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al signifa kresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio estas la kombino de ambaŭ vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desupre akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aŭ bezonon.

La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj laŭeble oficiala trejnado de instruistoj.

[redaktu] Esperanto kaj naciaj lingvoj

Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; la esperantistoj oponu neniun specifan lingvon - naciaj lingvoj estas respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio diskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraŭ difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj.

[redaktu] Esperanto - ĝia destino

La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj transformiĝu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de aŭtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne sufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla - ili povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos:

  • sole per la klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek la rimedojn nek la potencon tion solaj realigi;
  • sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta, la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialaj aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la lingvon.

Kvankam naivaj revoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj malfermus la vojon al tio.

La nuna tasko estas krei tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu vast-skala uzado.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Diskuto dum junio 2000 en Bja-listo

[redaktu] Kritike kontraŭ raŭmismo:

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com