Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Benjamin Franklin - Vikipedio

Benjamin Franklin

El Vikipedio

Benjamin FRANKLIN (BENĝamen FRENKlen) (naskiĝis la 17-an de januaro, 1706, mortis 17-an de aprilo, 1790) estis filantropo, verkisto, inventisto, diplomato, kaj usona patrioto dum la usona revolucio. Lia influo estas sentebla je la multaj dokumentoj, kiuj fondintas usonon.

Enhavo

[redaktu] Frua vivo de Franklin

Benjamin Franklin naskiĝis ĉe Bostono, Masaĉuseco. Li estis la filo de Josiah Franklin, kiu estis kandelisto. Dum frua aĝo de Benjamin, liaj gepatroj kredis, ke li estis inteligenta knabo, do ili decidis sendi la junan Benjamin al klerika kolegio. Tamen, la instruado de Benjamin estis tro multekosta por Josiah, tiel Benjamin revenis hejmen post nur unu jaro. Benjamin eklaboris ĉe la metio de sia patro, sed la laboro de kandelisto ne plaĉis al Benjamin.

Post du jaroj, Benjamin volis labori ĉe marŝipo, sed lia gepatroj (kiuj perdis unu filon sur maro) forte malpermesis lin labori tiel. Legado kaj libroj tre plaĉis al Benjamin. La pliaĝa frato de Benjamin estis presisto, do juna Franklin iĝis ties sublaboranto.

[redaktu] Franklin, la verkisto, presisto, kaj socia helpanto

Je 12-jaraĝo, Franklin absorbis ĉiun aspekton de la profesio de sia frato. Lia frato fondis la unuan ĵurnalon de Bostono. Je juna aĝo, Benjamin povis operacii multe pri la presilo. Li ankaŭ verkis poezion, baladojn, kaj artikolojn, sed lia frato neniel permesis publikigi lian verkadon.

Poste, Franklin verkis artikolojn anonime kaj pseŭdonime, kaj lia frato publikigis ilin. Ĉi-tiuj artikoloj iĝis tre popularaj kaj amataj de la legantaro. Tamen, lia frato eksciis pri la afero, kaj Benjamin iĝis senlabora. Je 1729, li ekloĝis ĉe Filadelfio, Pensilvanio, kie li vendis ĵurnal-firmaon tie, kiun iĝis la plej sukcesa ĵurnalo de la 13 kolonioj.

Je 1733, Franklin publikigis "Poor Richard's Almanac" (Almanako de Malriĉa Rikardo). Ĉi-tiu almanako estis malsama ol multaj. Franklin skribis leterojn al la legantoj sub la pseŭdonimo "Richard Saunders," kaj priskribis la familian vivon de ĉi-tiu fikcia persono. Ankaŭ, Franklin skribis multajn komikajn aforismojn, kelkajn bone konatajn nun.

Ĉi-tiam, pensoj de Franklin turniĝis al helpado de socio. Li aliĝis framasonismon kaj fondis grupon celantan urban plibonigon. Li helpis fondi projektojn por la plibonigo de Filadelfio. Kun la helpo de Franklin, la stratoj ricevis noktan lumigon kaj malmolan surfacon. Li fondis publikan bibliotekon, hospitalon, fajrobrigadon, kaj la American Philosophical Society (Usona Filozofia Socio).

[redaktu] Inventado kaj scienco de Franklin

Franklin inventis la pied-naĝilon, fornon, kiu bone varmigis domon, dufokusajn okulvitrojn, kaj aliajn. Li ankaŭ eksperimentis la atributojn de elektro kaj fulmo. Franklin suspektis, ke fulmo estas elektro. Laŭ dubinda legendo, li flugigis kajton dum fulmoŝtormo, kiun portis metalan ŝlosilon kaj malkovris la elektrecon de fulmo. Tamen, li ja inventis la fulmovergon, por protekti domojn kaj aliajn objektojn dum ŝtormoj.

Pligrandigu

[redaktu] Franklin, la diplomato kaj politikisto

Dum la 1750-aj jaroj, Franklin iĝis pli agema politike. Je 1757, li vojaĝis al Anglio, kiel ambasadoro por la familio de Penn, kiuj estis la estroj de la Pensilvania kolonio. Dum li estis tie, li agis kiel la parolanto de kelkaj aliaj kolonioj. La parlamento de anglio pasis la Stampon Agon, kiuj impostigis la koloniojn. Parte ĉar la voĉo de Franklin, la Stampo-Ago estis malfarita per parlamento. Kvankam li havis multajn amikojn anglajn, Franklin ĉagreniĝis pro la koruptema registaro tie. Franklin plu pripensis kolonian sendependecon, kaj klopodis pri ĉi-tiu celo.

Dum 1765, Franklin trovis leterojn skribitajn de Thomas HUTCHINSON, kiu estis koloniestro de Masaĉuseco. Hutchinson agis amikeme al la kolonioj, sed aktuale li estis lojalega al Anglio. La leteroj de Hutchinson sugestis malpliecon de permesaĵoj al la koloniisto. Franklin kolerege sendis kopiojn de la leteroj al la kolonioj, kie multaj ekkoleriĝis. Tiel ekestis Hutchinson-Afero, kiu kondukis la koloniojn al la posta revolucio. Franklin estis publike kondamnita de Anglio pro sia ago.

Franklin revenis hejmen. Lia filo William estis la reĝa koloniestro de Nov-Ĵerzejo. Franklin esperis, ke lia filo samopiniis kun li. Tamen, William restis lojala al la reĝo. Ĉi-tiu malkongruo disigis la du virojn, kaj ili neniam estis amikemaj inter si mem poste.

Franklin elektiĝis al la Dua Kontinenta Kongreso. Li estis parto de la komitato por fari deklaron de sendependeco. Pliparto de la skribado de la dokumento estas de samkomitatano Thomas Jefferson, sed multo de la verko venis de Franklin. Je la 4-a de julio, 1776, Franklin subskribis la Deklaron.

Poste, li veturis al Parizo, por iĝi ambasadoro por Reĝo Louis XVI. Kvankam li parolis la francan lingvon nur balbute, lia posta internacia fameco kaj populareco kun la virinoj kaptis la koron de Francio. Parte pro lia populareco Francio konsentis traktaton por helpi Usonon je la revolucia milito. Kun la helpo de la francoj Usono gajnis sendependecon. Franklin revenis al Usono por helpi verki la Konstitucion de Usono. Kiel unu el siaj lastaj agoj, Franklin verkis manifeston kontraŭ sklaveco.

[redaktu] Alia informo

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
  • La portreto de Franklin estas montrata sur la Usona cent-dolara-bileto. Slangaĵo por la bileto estas "Benjamin" aŭ "Franklin".

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  http://www.state.gov/r/pa/ho/time/ar/14308.htm
•  http://quote.wikipedia.org/wiki/Benjamin_Franklin
•  http://www.ushistory.org/franklin/autobiography
•  http://www.ushistory.org/franklin
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com