Ĉuvaŝio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Rusio > Ĉuvaŝio
Ĉuvaŝio (ĉuvaŝe: Чавашъěн [Ĉavaŝjenj]), Ĉuvaŝa Respubliko, en Rusio. Teritorio: 18,3 mil kv.km. En la respubliko loĝas 1,3149 milionoj loĝantoj (2002), inter ili 906 mil ĉuvaŝoj (vidu ankaŭ ĉuvaŝa lingvo), la aliaj - rusoj, tataroj, mordovoj, ukrajnoj, marioj. La respubliko havas 10 urbojn, 21 regionajn distriktojn (rajonojn) kaj 1 727 vilaĝojn.
En la cara Rusio la teritorio de la nuntempa Ĉuvaŝio troviĝis en du gubernioj: Simbirska kaj Kazana. La 24-an de junio 1920 estis fondita Ĉuvaŝa Aŭtonoma Regiono, kiu la 21-an de junio 1925 estis transformita je Ĉuvaŝa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kaj en ekde 1992 - Ĉuvaŝa Respubliko. En 1993 en la Respubliko estis elektita la unua prezidento - Nikolaj Fedorov. Li funkcias kiel prezidento ekde la 21-a de januaro 1994 kaj estas reelektita en la elektoj de 1997 kaj 2001.
En novembro 1994 estis elektita la Ŝtata Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko. Ekde tiam ekzistas certa konflikto inter la prezidento kaj la Ŝtata Konsilio.
La ĉefaj sektoroj de la industrio estas: maŝinkonstruado kaj metalprilaborado (44,1%), energetiko (12%), nutra industrio (14,2%), kemio (9,8%), leĝera industrio (8%).
Urboj de la Ĉuvaŝa Respubliko:
- Ĉeboksaro (440 800) - ĉefurbo
- Alatir (46 900)
- Civilsk (11 200)
- Jadrin (11 100)
- Kanaŝ (53 100)
- Kozlovka (12 700)
- Mariinskij Posad (10 900)
- Novoĉeboksarsk (123 100)
- Ŝumerlja (40 200)
Distriktoj de la Ĉuvaŝa Respubliko:
- Alatir (Алатырский)
- Alikovo (Аликовский)
- Batirevo (Батыревский)
- Civilsk (Цивильский)
- Ĉeboksari (Чебоксарский)
- Ibresi (Ибресинский)
- Jadrin (Ядринский)
- Jalĉiki (Яльчикский)
- Jantikovo (Янтиковский)
- Kanaŝ (Канашский)
- Komsomolskoje (Комсомольский)
- Kozlovka (Козловский)
- Krasnoarmejskoje (Красноармейский)
- Krasnoĉetajskoje (Красночетайский)
- Mariinskij Posad (Мариинско-Посадский)
- Morgauŝi (Моргаушский)
- Poreckoje (Порецкий)
- Ŝemurŝa (Шемуршинский)
- Ŝumerlja (Шумерлинский)
- Urmari (Урмарский)
- Vurnari (Вурнарский)
[redaktu] Famaj homoj
[redaktu] Esperanto
Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR) estas konata en la Esperanto-mondo pro grandaj regularaj Lingvaj Festivaloj, kiujn ĝi organizas en Ĉeboksaro ekde 1996-a jaro kaj helpas okazigi en la tuta mondo.