Mordovoj
El Vikipedio
Etnografio > Etno > Mordovoj < Rusio
Mordovoj (memnomo: эрзя [erzja], мокша [mokŝa]) estas finn-ugra popolo loĝanta en la baseno de la riveroj Mokŝa kaj Sura.
La mordovoj havas du grupojn: la sud-okcidentan - mokŝa, kaj la orientan - erzja. Kiel apartaj grupoj de la mordva popolo estis konsiderataj ankaŭ tjurĥanoj kaj karatajoj, kiuj nun konsolidiĝis kun la rusoj. Kelkaj etnologoj opinias ke estas alia mordova grupo - ŝokŝoj, kiuj havas parte mokŝajn kaj parte erzjajn elementojn en kulturo kaj lingvo.
La mordovoj parolas du mordovajn lingvojn: la mokŝan kaj la erzjan. Ambaŭ estas oficialaj lingvoj de la mordova aŭtonomio.
La kredantoj de mordova popolo estas ĉefe ortodoksaj kristanoj.
Laŭ la censo de 2002 sur teritorio de Rusia Federacio loĝas 845 mil mordovoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.