Lingva Festivalo
El Vikipedio
Lingva Festivalo estas festo de lingvoj dum kiu oni prezentas diversajn lingvojn de la mondo.
Oni povas paroli pri du specoj de Lingvaj Festivaloj: foira (aŭ 'standa') kaj lingvoinstrua (aŭ 'lingvoprezenta'). Dum la 'foira' Lingva Festivalo oni instalas budojn, standojn de lingvoj kaj la deĵorantoj respondas al eventualaj demandoj de interesitoj, reklamas siajn lingvojn, disdonas flugfoliojn. Samtempe povas okazi koncertoj de folkloraj bandoj ks. Dum la 'lingvoinstrua' Lingva Festivalo la atento estas donata al mallongaj enkondukaj lecionoj de koncernaj lingvoj, kiuj daŭras 20-50 minutoj kaj kelkfoje ripetiĝas por novaj vizitantoj.
La 'lingvoinstruan' version de Lingva Festivalo sub la nomo LinguaFest' iniciatis en 1995 usona esperantisto Dennis KEEFE en la franca urbo Tours. Laŭ la principa modelo de LigvuaFest' en Tours komenciĝis la lingvofestivala agado en Ĉeboksari ekde 1996.
En okcidentaj landoj okazas sukcese aliaj specoj de lingvaj festoj: Expo-lingvoj, kiuj esence estas komercaj foiroj kun reklambudoj pri lingvokursoj kaj aĉeteblaj lerniloj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Historio de Lingvaj Festivaloj
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Lingva Festivalo (oficiala paĝaro de TEJO)
- Reta Lingva Festivalo (retpaĝo de Lingva Prismo)
- LinguaFest' (esperante)