Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
František Omelka - Vikipedio

František Omelka

El Vikipedio

Literaturo > Esperantlingva literaturo > Frantisek OMELKA < Ĉeĥa esperantisto



František OMELKA (nask. la 19-an de aŭgusto 1904 en Staré Město - mortis la 23-an de junio 1960 en Otrokovice) estis ĉeĥa instruisto, kiu verkis pedagogiajn studojn kaj librojn por infanoj, ĉefe en la ĉeĥa, sed kelkajn verkojn samtempe en Esperanto. El Esperanto li tradukadis en la ĉeĥan. Kiel instruisto li laboris en la urboj Blatnice, Stříbrnice, Hluk, Otrokovice, Napajedla, Zlín kaj Prago.

Ankaŭ lia edzino Františka Omelková estis esperantistino, instruistino kaj verkistino.

František Omelka naskiĝis en familio de poŝtisto. En Uherské Hradiště li studis klasikan gimnazion, kie jam pruviĝis liaj talentoj literatura kaj studi lingvojn. Post abiturientiĝo li fariĝis poŝtisto, kvankam li sopiris vojaĝi tra la mondo. Tiutempe li konatiĝis kun Františka Omelková, sia estonta edzino (ŝi havis la saman familian nomon, kvankam ili ne estis parencoj). Ŝi ĵus finis pedagogian instituton en Přerov kaj tio inspiris lin aliĝi al la sama lernejo.
La junaj homoj enamiĝis, geedziĝis kaj instruis en vilaĝaj lernejoj de sia regiono. En 1932 ili ambaŭ leernis Esperanton. Samtempe ili komencis verki rakontojn por infanoj. En 1934 naskiĝis al ili propra infano, filino Věra (nun Kramářová). František Omelka kelkajn siajn verkojn tradukis en Esperanto, kelkajn esperantaĵojn li male tradukis en la ĉeĥan. Lia "Alaska stafeto" estis tradukita ankaŭ en la germanan, inslandan kaj nederlandan. Plie li verkis multajn verkojn pri pedagogio.
Post la milito liaj verkoj komence aperadis kaj estis tre sukcesaj, sed poste - dum socialismo - ili estis eliminitaj el la publikaj bibliotekoj kaj ne plu eldonataj. Pri la kialoj oni povas nur hipotezi. En 1960 lin mortigis kancero. Post lia morto en 1976 merite de lia edzino aperis ĉeĥlingve lia romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) pri la unua ekspedio ĉirkaŭ la Tero, do pri Fernão de Magalhães. En la jaro 2000 la urbestro de Otrokovice atribuis al František Omelka la honoran civitanecon de la urbo "in memoriam" (memore, postmorte).


[redaktu] Verkoj en Esperanto

Eldonitaj libroj

Gazet-artikoloj

  • La murdinto (Heroldo 6. 10. 1935)
  • "Orient-expres" (Heroldo, aprilo 1936)
  • 5 000 Kĉ (Heroldo 7.6.1936)

Radio-elsendoj

  • Trans la okeanon (Praha, 20.6.1946)
  • La plej juna urbo (Ostrava 21.1.1947)
  • La eterne vivanta pedagogo (Ostrava 25.3.1947)


[redaktu] Verkoj en la ĉeĥa

Eldonitaj libroj

  • Hore dědinů (Supren tra la vilaĝo, 1935)
  • Komňanský hrdina (La heroo el Komňa, 1938)
  • Vlci proti mustangům (Lupoj kontraŭ mustangoj, 1940, 1947)
  • Nebezpečí láká (La danĝero allogas, 1943)
  • Štafeta (Stafeto, 1946)
  • Pasáček Ali (Paŝtisteto Ali, 1946)
  • Blesky nad Beskydami (Fulmoj super Beskydy-montaro, 1947)
  • Pomoc přijde z hor (La helpo venos de sur la montaro = Kaptitoj de Glacirokoj, 1948)
  • Začalo to v III. A (Ĝi komenciĝis en la 3-a klaso, 1953)
  • Velký admirál (La granda admiralo, 1946 )



Tradukoj el Esperanto

  • L.Zamenhof: Helenka (Helenjo, 1932)
  • L. Zamenhof: Pavouk (Araneo, 1933)
  • J. R. Scherer: Angkor-Vat, nejslavnější chrám světa (Angkor-Vat, la plej fama templo de la mondo, 1934)
  • J. R. Scherer: Vánoce na Javě u ohnivé řeky (Kristnasko en Javo ĉe la fajra rivero, 1934)
  • J. Williamson: O králi zvířat (Pri reĝo de bestoj, 1934)
  • B.K.: Nebezpečná hračka (Danĝera ludilo, 1935)
  • J. R. Scherer: Příchod do Indie (Alveno en Hindion, 1935)
  • Štěpán Zodel: Stařenka (Maljunulineto, 1935)
  • Dreher: Orientální matematika (Orienta matematiko, 1935)
  • H. Weinhengst: Povozník (Veturigisto, 1936)
  • Fr. Vasta: Japonsko, ráj menželů (Japanio, paradizo de geedzoj, 1936)
  • H. Weinhengst: Uloupené dětství (Forrabira infanaĝo, 1936)
  • Selma Lagerlöf: Betlémské děti (La infanoj de Betlehem, 1939)
  • Dr. V. Jovanovič: Z partizánských bojů v Jugoslavii (El partizanj bataloj en Jugoslavio, 1946)
  • Vahtang Ananiah: Zrádce (Perfidulo, 1948)
  • E. Matwiejczuk: Vyzvědač (Spiono, 1948)
  • M. Ch. Chrima: Poslední boj (La lasta batalo, 1949)

Artikoloj pri Esperanto

  • Esperanto - brána do světa (Esperanto - pordego en la mondon, 1949)
  • Kroužek esperantistů (Rondeto de esperantistoj, 1951)
  • Esperanto slouží míru (Esperanto servas al la paco, 1951)
  • Kursy esperanta (Kursoj de Esperanto, 1951)
  • Kroužek esperantistů hlásí (Rondeto de esperantistoj raportas, 1951)
  • Po sjezdu esperantistů (Post kongreso de esperantistoj, 1951)

En ĉeĥaj gatetoj F. Omelka publikigis ĉ. 110 rakontojn, ekz. En malnova kastelo, Tra aera oceano, Trifolio de Lukov, Rememoroj pri Beogrado, Letero al la patrino, Al la suno, El aŭtunaj vesperoj, Heroo, Oni serĉis ĝentlemanon, La sorto, Persistemo, Sango, Murdisto, Kriplulo, Piedo k.a.


Liaj pedagogiaj artikoloj havis ekz. jenajn temojn: Eduko de moralaj sentoj, Pedagogia takto, Mi batalis kontraŭ trompa kopiado, Pri la pureco de la gepatra lingvo, Familio kaj lernejo, La lernejo paŝas tra la vivo, Sindevontigo de lernejanoj, Kiel ni ekkonas niajn lernantojn, Instruistino, Laboro de klas-instruisto, Al la gepatroj por enpensiĝo, Bonulo kaj turmentulo, Pri edukado de infanoj al patriotismo, Tri specoj de punoj, Kiel instrui gramatikon kaj ortografion, La beleco de parolo estas en simpleco, Kiel instrui stilon, Kolekto de diagramoj por instrui geografion k.s.

[redaktu] Ekstera ligo, kie estas liaj verkoj

http://mujweb.cz/kultura/bergrova/biografio-esp.htm

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com