La danĝera lingvo
El Vikipedio
La danĝera lingvo estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto ekde 1887, verkita de Ulrich Lins. Eldonis ĝin en 1973 la eldonejo L' omnibuso en Kioto. Ekzistas japana traduko farita de Kurisu Kei.
La libro priskribas problemojn kun cenzuro, kiujn devis fronti Zamenhof antaŭ publikigo de sia verko, kaj suspektojn de ĉiuj reĝimoj, ke Esperanto estas lingvo de iliaj malamikoj (de laboristoj, komunistoj, pacifistoj, kosmopolitoj, burĝoj).
Komence de la 1920-aj jaroj okupiĝis pri Esperanto eĉ Ligo de Nacioj, sed ĉefe francoj, kredantaj, ke ilia lingvo restos la ĉefa komunikilo en la diplomatio, estis kontraŭ la planlingvoj tute principe.
Pli detale estas priskribitaj persekutoj en la faŝisma Germanio ("lingvo de judoj kaj komunistoj") kaj precipe en la Stalinisma Sovetunio kaj en ĝiaj satelitoj post la dua mondmilito, kie la persekutoj paradokse post la unuaj malpermesoj kaŭzis disvolviĝon de la movado (Bulgario, Ĉeĥoslovakio, GDR, Hungario, Pollando).
Faŝistoj kaj stalinistoj multajn esperantistojn eĉ mortigis aŭ ili malaperis senspure.