Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Romkatolika Kalendaro - Vikipedio

Romkatolika Kalendaro

El Vikipedio

La ĝenerala Romkatolika Kalendaro (latine: Calendarium Romanum Generale) estas listo de tagoj, kiujn oni festas en la romkatolika eklezio dum la Liturgia Jaro.

Enhavo

[redaktu] Klarigoj

La Romkatolika Kalendaro konsistas el du partoj:

  • la laŭ la dato fiksitaj tagoj, kiuj povas esti
    • solenoj
    • festoj
    • memoroj (devigaj)
    • aliaj tagoj (libervolaj)
  • la ĉiujare ŝanĝiĝantaj, t. e. la variaj tagoj

Krom ĉi tiu romkatolika kalendaro ekzistas pli ampleksa listo de sanktuloj: la Roma Martirlibro (latine: Martyrologium Romanum).

Tutaj regionoj kaj unuopaj diocezoj ofte havas aldone proprajn kalendarojn kun surloke honorataj sanktuloj aŭ beatuloj.

Sanktulo povas esti karakterizita kiel:

[redaktu] Januaro

  • 01 Oktavo de Kristnasko / Soleno de la sankta Dipatrino Maria
  • 02 Memoro de Sankta Bazilio kaj Sankta Gregorio el Nacianco, episkopoj kaj doktoroj de la eklezio
  • 03 Plej sankta Nomo de Jesuo
  • 06 Soleno de la Epifanio de la Sinjoro
  • 07 Sankta Rajmondo el Peñafort, sacerdoto
  • 13 Sankta Hilario, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 17 Memoro de Sankta Antonio, abato
  • 20 Sankta Fabiano, papo kaj martiro, kaj Sankta Sebastiano, martiro
  • 21 Memoro de Sankta Agnesa, virgulino kaj martirino
  • 22 Sankta Vincento, diakono kaj martiro
  • 24 Memoro de Sankta Francisko de Salezo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 24 Festo de la Konvertiĝo de la sankta apostolo Paŭlo
  • 26 Memoro de Sankta Timoteo kaj Sankta Tito, episkopoj
  • 27 Sankta Angela Merici, virgulino
  • 28 Memoro de Sankta Tomaso el Akvino, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
  • 31 Memoro de Sankta Johano Bosko, sacerdoto

[redaktu] Februaro

  • 02 Festo de la Prezentado de Jesuo
  • 03 Sankta Blazio, episkopo kaj martiro
  • 03 Sankta Ansgaro, episkopo
  • 05 Memoro de Sankta Agata, virgulino kaj martirino
  • 06 Memoro de Sankta Paŭlo Miki kaj liaj kunuloj, martiroj
  • 08 Sankta Hieronimo Emiliani (= Ĵeromo Emiliani)
  • 08 Sankta Jozefina Bakhita, virgulino
  • 10 Memoro de Sankta Skolastika, virgulino
  • 11 Beata Virgulino Maria en Lurdo
  • 14 Memoro de Sankta Cirilo, monaĥo, kaj Sankta Metodio, episkopo
  • 17 La sep fondintoj de la ordeno de Servantoj de la Virgulino Maria
  • 21 Sankta Petro Damiani, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 22 Festo de la Katedro de Sankta apostolo Petro
  • 23 Memoro de Sankta Polikarpo, episkopo kaj martiro

[redaktu] Marto

  • 04 Sankta Kazimiro, pola princo
  • 07 Memoro de Sankta Perpetua kaj Sankta Felicitas, martirinoj
  • 08 Sankta Johano de Dio, monaĥo
  • 09 Sankta Franciska Romana, monaĥino
  • 17 Sankta Patriko, episkopo
  • 18 Sankta Cirilo el Jerusalemo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 19 Soleno de Sankta Jozefo, fianĉo de la beata Virgulino Maria
  • 23 Sankta Turibio el Mongrovejo, episkopo
  • 25 Soleno de la Anonco de la Sinjoro

[redaktu] Aprilo

  • 02 Sankta Francisko de Paŭla, ermito
  • 04 Sankta Izidoro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 05 Sankta Vincento Ferrer, sacerdoto
  • 07 Memoro de Sankta Johano Baptisto de la Salle, sacerdoto
  • 11 Memoro de Sankta Stanislao, episkopo kaj martiro
  • 13 Sankta Marteno la 1-a, papo kaj martiro
  • 21 Sankta Anselmo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 23 Sankta Georgo, martiro
  • 23 Sankta Adalberto (= Vojtěch), episkopo kaj martiro
  • 24 Sankta Fidelis el Sigmaringen, sacerdoto kaj martiro
  • 25 Festo de la sankta evangeliisto Marko
  • 28 Sankta Petro Chanel, sacerdoto kaj martiro
  • 28 Sankta Ludoviko Maria Grignion de Montfort, sacerdoto
  • 29 Sankta Katarina el Sieno, virgulino kaj doktorino de la eklezio
  • 30 Sankta Pio la 5-a, papo

[redaktu] Majo

  • 01 Sankta Jozefo, la laboristo
  • 02 Memoro de Sankta Atanazio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 03 Festo de la sanktaj apostoloj Filipo kaj Jakobo
  • 12 Sankta Nereo kaj Sankta Aĥileo, martiroj
  • 12 Sankta Pankracio, martiro
  • 13 Beata Virgulino Maria en Fatima
  • 14 Festo de la sankta apostolo Mattias
  • 18 Sankta Johano la 1-a, papo kaj martiro
  • 20 Sankta Bernardeno el Sieno, sacerdoto
  • 21 Sankta Kristoforo Magallanes, sacerdoto, kaj liaj kunuloj, martiroj
  • 22 Sankta Rita el Cascia, monaĥino
  • 25 Sankta Beda la Honorinda, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
  • 25 Sankta Gregorio la 7-a, papo
  • 25 Sankta Maria Magdalena de Pazzi, virgulino
  • 26 Memoro de Sankta Filipo Neri, sacerdoto
  • 27 Sankta Aŭgusteno el Canterbury, episkopo
  • 31 Festo de la Vizito de la Beata Virgulino Maria

[redaktu] Junio

  • 01 Memoro de Sankta Justeno, martiro
  • 02 Sankta Marceleno kaj Sankta Petro, martiroj
  • 03 Memoro de Sankta Karlo Lŭanga kaj liaj kunuloj, martiroj
  • 05 Memoro de Sankta Bonifaco, episkopo kaj martiro
  • 06 Sankta Norberto, episkopo
  • 09 Sankta Efraimo, diakono kaj doktoro de la eklezio
  • 11 Memoro de la sankta apostolo Barnabas
  • 13 Memoro de Sankta Antonio el Padovo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
  • 19 Sankta Romualdo, abato
  • 21 Memoro de Sankta Aloizio Gonzaga, monaĥo
  • 22 Sankta Paŭleno el Nola
  • 22 Sankta episkopo Johano Fisher kaj Sankta Tomaso More, martiroj
  • 24 Soleno de la Naskiĝo de Sankta Johano la Baptisto
  • 27 Sankta Cirilo el Aleksandrio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 28 Memoro de Sankta Ireneo, episkopo kaj martiro
  • 29 Soleno de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo
  • 30 La unuaj sanktaj martiroj de la Sankta Roma Eklezio

[redaktu] Julio

  • 03 Festo de la sankta apostolo Tomaso
  • 04 Sankta Elizabeta el Portugalio
  • 05 Sankta Antonio Maria Zaccaria, sacerdoto
  • 06 Sankta Maria Goretti, virgulino kaj martirino
  • 09 Sankta Aŭgusteno Zhao Rong, sacerdoto
  • 11 Memoro de Sankta Benedikto, abato
  • 13 Sankta Henriko la 2-a, imperiestro
  • 14 Sankta Kamilo de Lellis, sacerdoto
  • 15 Memoro de Sankta Bonaventuro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 16 Beata Virgulino Maria de la monto Karmel
  • 20 Sankta Apolinaro, episkopo kaj martiro
  • 21 Sankta Laŭrenco el Brindizio, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
  • 22 Memoro de Sankta Maria Magdalena
  • 23 Sankta Birgita, monaĥino
  • 24 Sankta Sarbelio Makhluf, sacerdoto
  • 25 Festo de la sankta apostolo Jakobo
  • 26 Memoro de Sankta Joakino kaj Sankta Anna, gepatroj de la beata Virgulino Maria
  • 29 Memoro de Sankta Marta
  • 30 Sankta Petro Krizologo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 31 Memoro de Sankta Ignaco el Loyola, sacerdoto

[redaktu] Aŭgusto

  • 01 Memoro de Sankta Alfonso Maria de Liguori, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 02 Sankta Eŭsebio el Vercelli, episkopo
  • 02 Sankta Petro Juliano Eymard, sacerdoto
  • 04 Memoro de Sankta Johano Maria Vianney, sacerdoto
  • 05 Dediĉo de la baziliko de Sankta Maria Maggiore
  • 06 Festo de la Transfiguriĝo de la Sinjoro
  • 07 Sankta Ksisto la 2-a, papo, kaj liaj kunuloj, martiroj
  • 07 Sankta Kajetano, sacerdoto
  • 08 Memoro de Sankta Dominiko, sacerdoto
  • 09 Sankta Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein), virgulino kaj martirino
  • 10 Festo de la sankta diakono kaj martiro Laŭrenco
  • 11 Memoro de Sankta Klara, virgulino
  • 12 Sankta Johana Franciska de Chantal, monaĥino
  • 13 Sankta papo Ponciano kaj sankta sacerdoto Hipolito, martiroj
  • 14 Memoro de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe, sacerdoto kaj martiro
  • 15 Soleno de la Ĉielpreno de Maria
  • 16 Sankta Stefano, reĝo de Hungario
  • 19 Sankta Johano Eudes, sacerdoto
  • 20 Memoro de Sankta Bernardo, abato kaj doktoro de la eklezio
  • 21 Memoro de Sankta Pio la 10-a, papo
  • 22 Memoro de Beata Virgulino Maria, la Reĝino
  • 23 Sankta Roza el Limo, virgulino
  • 24 Festo de la sankta apostolo Bartolomeo
  • 25 Sankta Jozefo de Calasanz, sacerdoto
  • 27 Memoro de Sankta Monika
  • 28 Memoro de Sankta Aŭgusteno, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 29 Memoro de la Pasiono de Sankta Johano la Baptisto, martiro

[redaktu] Septembro

  • 03 Memoro de Sankta Gregorio la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio
  • 08 Festo de la Naskiĝo de la beata Virgulino Maria
  • 09 Sankta Petro Claver, sacerdoto
  • 12 Plej sankta nomo de Maria
  • 13 Memoro de Sankta Johano Krizostomo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 14 Festo de la Gloro de la Kruco
  • 15 Memoro de la Doloroj de la beata Virgulino Maria
  • 16 Memoro de Sankta papo Kornelio kaj Sankta episkopo Cipriano, martiroj
  • 17 Sankta Roberto Bellarmin, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 19 Sankta Januario, episkopo kaj martiro
  • 20 Memoro de Sankta sacerdoto Andreo Kim Tae-gon, Sankta Paŭlo Chong Ha-sang kaj iliaj kunuloj, martiroj
  • 21 Festo de la sankta apostolo kaj evangeliisto Mateo
  • 26 Sankta Kosmaso kaj Sankta Damiano, martiroj
  • 27 Memoro de Sankta Vincento de Paul, sacerdoto
  • 28 Sankta Venceslao, martiro
  • 28 Sankta Laŭrenco Ruiz kaj liaj kunuloj, martiroj
  • 29 Festo de la sanktaj ĉefanĝeloj Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo
  • 30 Memoro de Sankta Hieronimo (= Ĵeromo), sacerdoto kaj doktoro de la eklezio

[redaktu] Oktobro

  • 01 Memoro de Sankta Tereza de la Infano Jesuo (Tereza el Lisieux), virgulino kaj doktorino de la eklezio
  • 02 Memoro de la sanktaj Gardanĝeloj
  • 04 Memoro de Sankta Francisko el Asizo
  • 06 Sankta Bruno, sacerdoto
  • 07 Memoro de la Rozario de la beata Virgulino Maria
  • 09 Sankta episkopo Denizo kaj liaj kunuloj, martiroj
  • 09 Sankta Johano Leonardi, sacerdoto
  • 14 Sankta Kalisto la 1-a, papo kaj martiro
  • 15 Memoro de Sankta Tereza de Jesuo (Tereza el Avila), virgulino kaj doktorino de la eklezio
  • 16 Sankta Hedviga, monaĥino
  • 16 Sankta Margareta Maria Alacoque, virgulino
  • 17 Memoro de Sankta Ignaco el Antioĥia, episkopo kaj martiro
  • 18 Festo de la sankta evangeliisto Luko
  • 19 Sanktaj sacerdotoj Johano de Brebeuf kaj Isaak Jogues, kaj iliaj kunuloj, martiroj
  • 19 Sankta Paŭlo de la Kruco, sacerdoto
  • 23 Sankta Johano de Kapestrano, sacerdoto
  • 24 Sankta Antonio Maria Claret, episkopo
  • 28 Festo de la sanktaj apostoloj Simon kaj Judas

[redaktu] Novembro

  • 01 Soleno de Ĉiuj Sanktuloj
  • 02 Memoriga tago pri ĉiuj mortintaj fideluloj
  • 03 Sankta Marteno de Porres, monaĥo
  • 04 Memoro de Sankta Karlo Borromeo, episkopo
  • 09 Dediĉo de la Laterana Baziliko (Sankta Johano en Laterano)
  • 10 Memoro de Sankta Leono la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio
  • 11 Memoro de Sankta Marteno el Tours, episkopo
  • 12 Memoro de Sankta Josafato, episkopo kaj martiro
  • 15 Sankta Alberto la Granda, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 16 Sankta Margarita el Skotlando
  • 16 Sankta Gertrudis, virgulino
  • 17 Memoro de Sankta Elizabeta el Hungario, monaĥino
  • 18 Dediĉo de la bazilikoj de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (S. Pietro in Vaticano kaj S. Paolo fuori le mura)
  • 21 Memoro de la Prezentado de la beata Virgulino Maria
  • 22 Memoro de Sankta Cecilia, virgulino kaj martirino
  • 23 Sankta Klemento la 1-a, papo kaj martiro
  • 23 Sankta Kolumbano, abato
  • 24 Memoro de la sankta sacerdoto Andreo Dung Lac kaj liaj kunuloj, martiroj
  • 25 Sankta Katarina el Aleksandrio, virgulino kaj martirino
  • 30 Festo de la sankta apostolo Andreo

[redaktu] Decembro

  • 03 Memoro de Sankta Francisko Xavier, sacerdoto
  • 04 Sankta Johano el Damasko, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
  • 06 Sankta Nikolao, episkopo
  • 07 Memoro de Sankta Ambrozio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
  • 08 Festo de la Senmakula Koncipiĝo de Maria
  • 11 Sankta Damaso la 1-a, papo
  • 13 Memoro de Sankta Lucia, virgulino kaj martirino
  • 14 Memoro de Sankta Johano de la Kruco, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
  • 21 Sankta Petro Canisius, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
  • 23 Sankta Johano de Kęty, sacerdoto
  • 25 Soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro
  • 26 Festo de Sankta Stefano, la unua martiro
  • 27 Festo de la sankta apostolo kaj evangeliisto Johano
  • 28 Festo de la sanktaj Senkulpaj Infanoj
  • 29 Sankta Tomaso Becket, episkopo kaj martiro
  • 31 Sankta Silvestro la 1-a, papo

[redaktu] Variaj tagoj

Tiu ĉi listo samtempe donas superrigardon pri la Liturgia Jaro.

  • Kristnaska Festociklo
    • Advento
      • 4 Adventaj Dimanĉoj
    • Kristnaska Tempo
      • Festo de la Sankta Familio Jesuo, Maria kaj Jozefo (dimanĉo en la oktavo de Kristnasko, aŭ, se ne enestas dimanĉo, la 30-an de decembro)
      • Festo de la Bapto de la Sinjoro (dimanĉo post Epifanio)
  • Ordinaraj Dimanĉoj (unua parto)
  • Paska Festociklo
    • Karesmo
      • Cindra Merkredo (40 tagojn antaŭ Pasko)
      • Palmodimanĉo (dimanĉo antaŭ Pasko)
      • La Tri Sanktaj Tagoj:
        • Sankta Ĵaŭdo (ĵaŭdo en la Sankta Semajno)
        • Sankta Vendredo (vendredo en la Sankta Semajno)
        • Sankta Sabato (tago antaŭ Pasko)
    • Paska Tempo
      • Paska Nokto
      • Paska Dimanĉo (dimanĉo post la unua printempa plenluno)
      • Blanka Dimanĉo, Dimanĉo de la Dia Mizerikordo (dimanĉo post Pasko)
      • Ĉieliro de Jesuo (40 tagojn post Pasko)
      • Pentekosto (la 50-an tagon post Pasko)
  • Ordinaraj Dimanĉoj (dua parto)
      • Soleno de la plej sankta Triunuo (dimanĉo post Pentekosto)
      • Soleno de la plej sankta Korpo kaj Sango de Kristo (ĵaŭdo post Triunuo)
      • Soleno de la plej sankta Koro de Jesuo (vendredo en la tria semajno post Pentekosto)
      • Memoro de la senmakula Koro de la beata Virgulino Maria (sabato en la tria semajno post Pentekosto)
      • Festo de Jesuo Kristo, la Reĝo (lasta dimanĉo de la liturgia jaro)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com