Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sankta Andreo - Vikipedio

Sankta Andreo

El Vikipedio

Sankta Andreo (jc I), juda fiŝkaptisto el Betsaida, kristana martiro kaj frato de Sankta Petro, li estis unu el la dek du Apostoloj de Jesuo Kristo. Antaŭ Andreo sekvis Jesuon, li estis disĉiplo de Johano la Baptisto. Andreo predikis la evangelion al Niceo, Rusio kaj precipe Grekio, farinte signojn por disvastigi la fidon, elpelinte demonojn kaj reviviginte homojn, inter aliaj.

Laŭ la Evangelio de Johano, Johano la Baptisto diris al Andreo ke Jesuo estas la Ŝafido de Dio, t.e., la Mesio, la Kristo. Andreo diris tion al Petro, do ili ambaŭ sekvis Jesuon. Sed laŭ la Evangelio de Mateo, Jesuo vokis la du fratojn samtempe:

Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin. (Mateo 4:18-22).

Post la Ĉieliro de Jesuo, Andreo vojaĝis al Grekio. Tie li konvertigis Maksimilian, la edzinon de Egeo, la romia provincestro, sed ne la provincestro mem, kiu persekutis la novan kulton. (Landoj ofte estis konvertigitaj per la noblulinoj). Ĉar Andreo rifuzis servi idolojn, Egeo torturis lin. Andreo respondis: "Ju pli kuraĝe mi suferis pro Lia Nomo, des pli akceptinda mi fariĝas al Mia Reĝo", lia reĝo estinte Kristo.

Fine Egeo sendis lin al morto sur la kruco. "Se mi timis ladoloron de la kruco, " diris Andreo, "mi ne predikus la gloron de la kruco." Al Andreo la kruco, la simbolo de terura morto sub la romianoj, estis la kara kruco, la kruco sur kiu Jesuo venkis morton, la respondo al la arbo de Edeno. Andreo ankaŭ vidis la krucon kiel liberigo de la peza, peka vesto de la korpo, kiun li malfacile mastris, kaj sole per la graco de Dio. Kiel disĉiplo de Kristo, Andreo ĝoje akceptis la suferon kaj morton de la kruco, la pordego al la ĉielo.

La kruco de Sankta Andreo ne estis T-forma sed X-forma. Andreo estas la patrono de Skotlando, tial vi povas vidi lian krucon (la blanka ikso) en la flago de Britio:

Andreo vivis sur la kruco du tagojn, predikinte la evangelion al 20 mil homoj. La popolo, koleriginte pro la mortigo de homo tiel sankta, minacis mortigi Egeon. Do Egeo sendis soldatojn por liberigi Andreon. Sed kiam ili alvenis, Andreo preĝis al Dio ne liberigi lin de la kruco, sed de lia korpo. Post la preĝo, kiun Aŭgusteno citas en lia libro De pento, granda lumo venis el la ĉielo kaj kaŝis lin duonan horon. Maksimilia entombigis lian korpon kaj Egeo, hejmenirinte, mortis en la strato de demonoj. La korpo de Andreo poste estis transdonita al Konstantinopolo.

Andreo estis la unua disĉiplo vokita de Kristo, kaj lia festotago estas kutime la unua de la katolika eklezia jaro: la 30-a de novembro. (La katolika jaro komencas kvar dimanĉoj antaŭ Kristnasko).

Festotago: 30-a de novembro

La oblikva kruco de Sankta Andreo aperas sur la flago de Skotlando. Ankaŭ la oblikva kruco, kiu avertas pri kruciĝoj inter vojo kaj fervojo, estas en iuj landoj nomata "kruco de (Sankta) Andreo".

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  http://days.ru/Life/life3252.htm
•  http://days.ru/Life/life3252.htm]
•  http://www.librarium.orthodoxy.ru/orlov/o_andrey.htm
•  http://www.librarium.orthodoxy.ru/orlov/o_andrey.htm]
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com