Epifanio
El Vikipedio
Epifanio (el la greka epiphainein "montriĝi") estas la apero aŭ montriĝo de dia esto. En kristanismo senco estas la naskiĝo de Jesuo aŭ, al ortodoksaj kristanoj, la manifestiĝo de Dio en la bapto de Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata Teofanio Θεοφάνια).
Sekve, Epifanio estas eklezia festo por kunmemori la alvenon de Saĝuloj por viziti la beban Jesuon (en tiu senco ankaŭ nomata "Festotago de Reĝoj") aŭ la bapton de Jesuo (en ortodoksa eklezio).