Cindra Merkredo
El Vikipedio
Merkredo de la cindroj estas la unua tago de la Kristana fastsezono de Karesmo. Ĝi estas la kvardeka tago antaŭ Pasko, la plej granda festo de la Kristana jaro, nenombrante la dimanĉoj (ĉar ĉiu dimanĉo estas festo de la reviviĝo de Kristo, kaj do ne povas esti fastotago). Ĝi do ĉiam devas esti Merkredo.
Ĝi nomiĝis Merkredo de la cindroj ĉar laŭ la liturgia tradicio por tiu tago, la sacerdoto metas cindrojn sur la frunto de la kredantoj, kaj diras al ili: "Memoras ke vi estas cindroj, kaj cindroj vi redevenos". Tiamaniere la sezono de Karesmo komencas kun rememoriĝo de nia morto--bonega kialo por la fasto kaj preĝedo de Karesmo, kiuj estas por la kredantoj preparoj por la morto, ĉar ili celas remeti la kredanto en la bona vojo kun Dio.