Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Rene Descartes - Vikipedio

Rene Descartes

El Vikipedio

Renato KARTEZIO (31-a de marto, 159611-a de februaro, 1650) (france: René Descartes) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galileo kaj Bakono).

En la Okcidento en la 17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uzi Aristotelon kaj la Eklezion kiel bazon de vero, filozofoj – Kartezio, Bakono, Hobbes, ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj.

Kartezio estis tiu, kiu diris, Cogito ergo sum ("Mi pensas tial mi estas"), fondinte sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"

Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj eblecoj ekzistas, kion oni povas certe?

La sistemo de scio kiun Kartezio konstruis tute baziĝas sur racio, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Eŭklido, sed aplikita al filozofo. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo, Kartezio fondis la skolon de racionalismo, formo de idealismo. Racionalismo diras ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj. Locke kaj Hume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, empiriismon, kiu diris ke sentumo, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.

Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ne estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano, Hobbes. Hobbes ankaŭ vidis naturon kiel granda maŝino, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika. Male la tutan animon de bestoj li vidis kiel tute meĥanika. kaj neis ke ili kapablas pensi, nek esti konscia. Tiu antaŭjuĝo, ofte signita de sia nomo, superinfluis la sciencan penson de Okcidento dum du jarcentoj.

Kartezio, kiel Tomaso de Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisteco de Dio.

Kartezio ankaŭ estis grava matematikisto, inventinte analitikan geometrion, la apliko de [[algebro] al geometrio, kiun li priskribis en La Géométrie en 1637, kaj sen kiu la ne estus ebla la povego de matematiko en fiziko kaj inĝenierarto.

Pri fiziko, li elpensis teoriojn, kiuj estis post Newton priironiitaj de ekzemple Voltaire; sed post la nova vido de fizika mondo far Ĝenerala Relativeco, kaj kun la "lokeco" de fizikaj interagoj, ties ideoj pri mekanikaj interagoj, étendue (konkreta spaco) kaj tourbillons (vorticoj), nun povas rigardati kiel ties antaŭvidoj kaj pli modernaj ol la sentempaj deforaj interagoj de Newton.

Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel la interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭo por la latina. Laŭ li la nova lingvo estu regula, neŭtrala kaj egale facile lernebla por ĉiuj.

Li naskiĝis en Francio kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion al Ejnstejno), sed kie li ankoraŭ timis la potencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo, Galileo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko kiu komence esperis ke la Eklezio adoptos lian filozofon.

[redaktu] Verkoj

  • 1629: Regulae ad Directionem Ingenii
  • 1637: Discours de la méthode
  • 1637: La géométrie
  • 1641: Meditationes de prima philosophia
  • 1644: Principia philosophiae
  • 1649: Traité des passions de l’âme
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.

Esperanto é um lixo, vai tentar conseguir um emprego falando qua as unicas linguas que vc fala é esperanto e a sua nativa. Isso é ridículo, vai aprender inglês, ou alemão, ou até mandarim - a china tem tudo pra ser uma das potencias mundias no futurio

[redaktu] Vidu ankaŭ


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com