Pano
El Vikipedio
Kuirarto > Pano
Por legi pri la greka dio, vidu Pajno
Pano estas homa nutraĵo, pretigita el faruno, akvo, fermentaĵo kaj eventuale kun aldonaĵoj (ekz. kemiaj elementoj, komponaĵoj, terpomo). Oni uzas farunon de la cerealoj surlokaj (ekz. tritiko, maizo, hordeo, sekalo ktp.).
La kapablecon de la grenoj je fari panon oni mezuras per pluraj metodoj: la Hagberg-a faltempo, la "W", la Chopin-a bobelmezurilo, la protein-kvoto (la kanadaj tritikogrenoj entenas la plej altan kvoton).
Pano farita el blanka faruno estas pli bone digestebla, pano el bruna faruno estas pli riĉa je kemiaj elementoj (B-vitamino)
Specialaj panoj:
Enhavo |
[redaktu] paŝoj de la panofarado
[redaktu] konvena, permana metodo
- antaŭpreparo de la aldonaĵoj
- knedado en knedotrogo
- maturigo
- bakado
[redaktu] industria metodo
- antaŭpreparo de la aldonaĵoj
- knedado
- maturigo
- bakado
- malvarmigo kaj rezervado
- vendado loke aŭ transportado al vendejoj
[redaktu] per hejma panopretigilo
- antaŭpreparo de la aldonaĵoj
- la funkcianta maŝino aŭtomate faras la paŝojn de la knedado ĝis la bakado
[redaktu] historio de la pano
Oni pretigis unuafoje en la antikva Babilono kaj Egiptio panon. La scio de la panofarado alvenis al la Romia imperio el la Orienta Mediteraneo kaj poste la romianoj disvastigis en la tiam konata mondo. Ĝis la komenco de la 19-a jarcento oni faris la panon permane, poste aperis la panofabrikoj, en kiuj ĉiu paŝo estas mekanigita. Fine de la 20-a jarcento aperis la panopretigilo, aŭtomata maŝino por hejme pretigi la panon.