Odenwald
El Vikipedio
Situo |
---|
La regiono Odenwald, esperante Odenvaldo, estas mezmontaro en la centro de Germanio, kies plejparto situas en la sudo de la federacia lando Hesio, sed ioma parto ankaŭ en la nordoriento de Bavario kaj la nordokcidento de Baden-Virtembergo. Ĝia centro estas la subdistrikto Odenwald ĉirkaŭ la mezepokaj urbetoj Michelstadt kaj Erbach, sed la areo entute kovras la tutan regionon inter la rejna ebenaĵo inter Darmstadt kaj Heidelberg okcidente, la regioneto Kraichgau proksime de la rivero Neckar sude, la rivero Majno oriente kaj linio inter la urboj Aschaffenburg kaj Darmstadt norde. La parteto sude de la rivero Neckar nomiĝas "eta Odenwald".
Enhavo |
[redaktu] Geologio
Kiel tre multaj mezemontaroj de Germanio, la Odenvaldo ekestis antaŭ pli ol 300 milionoj da jaroj dum la geologia epoko Devonio, kiam koliziis la kontinentoj Pra-Eŭropo kaj Pra-Afriko.
Dum la geologia epoko Triaso antaŭ 200 milionoj da jaroj la teritorio denove malaltiĝis, kaj ekestis la "ĝermana ebenaĵo", kies grundo kovriĝis per plurmetra tavolo de sablo, kiu poste iĝis sabloŝtono, kaj super tio ekestis granda maro, pri kio atestas multaj konkaj sedimentoj.
Dum postaj jarmilionoj ankoraŭ aldoniĝis pliaj tavoloj de sedimentoj.
Kiam la teritorio de la hodiaŭa Odenvaldo denove leviĝis antaŭ pli-malpli 180 milionoj da jaroj, plurcent metroj da sedimentoj forviŝiĝis de pluvo kaj vento, sed la plej solidaj sabloŝtonaj tavoloj restis kaj konsistigis la nunan mezmontaron. En la orienta parto bone videblas la eks-maraj konkaj ŝtontavoloj super la sabloŝtona tavolo.
Antaŭ 60 ĝis 50 milionoj da jaroj ekestis vulkanoj laŭlonge de aparte prema geologia zono. Inter la postrestoj de vulkanoj estas la monto Otzberg [Otsberk] okcidente de la urbeto Groß-Umstadt, alia la plej alta monto de la regiono, la Katzenbuckel [Katsnbukl] apud Eberbach. En la sulko de tiu aparte prema geologia zono la riveretoj Gersprenz [Gerŝprents] kaj Weschnitz [Veŝnits] fosis sian vojon. Proksimume samtempe la rejna ebenaĵo malaltiĝis, ankoraŭ nun malaltiĝas pli-malpli unu milimetron po jaro, kaj relative al tio la stabila mezmontaro Odenwald aspektis pli kaj pli alta.
[redaktu] Historio
- Ĉirkau la jaro 400 antaŭ kristo keltoj ekloĝas en preskaŭ la tuta suda Germanio. La mezmontaro Odenwald tamen estas kovrata de apenaŭ pasebla praarbaro kaj preskaŭ ne loĝata. Dum la postaj tri jarcentoj ĝermanoj pli kaj pli forpelas la keltojn okcidenten al la hodiaŭa Francio.
Dum la jaro 70 post Kristo la Romia regno okupas la sudorienton de la Odenwald, ĉirkaŭ la jaro 130 sub la romia imperiestro Hadriano ekestas fortika limo, kiu ĉi-regione konstruiĝis de Bad Wimpfen norden tra la mezmontaro al la rivero Majno. 25 jarojn poste la limo ŝoviĝas 30 kilometrojn orienten, kaj preskaŭ la tuta Odenwald estas romia.
- Ĉirkaŭ la jaro 260 la romianoj devas cedi la regionon al la alemanoj, ĝermana tribo kiu mem en la 5-a jarcento devas cedi al la frankoj.
Dum la 7-a kaj 8-a jarcento irlandaj kaj skotaj monaĥoj kristianigas la regionajn enloĝantojn, post kiam la tuta franka imperio oficiale iĝis kristana. La pli fekunda orienta parto de la mezmontaro altiras pli multajn loĝantojn, dum la centra parto nur loĝiĝas pli dense ekde la 9-a jarcento.
[redaktu] Etimologio
Daŭre homoj diskutas pri la deveno de la vorto Odenwald. Plej verŝajnas la teorio, ke la alemanoj baptis la regionon "Odins Wald", do "arbaro de Odino", laŭ la plej supra ĝermana dio, kiu havis la nomojn Odino kaj Votano. Pliajn teoriojn skizas la germanlingva vikipedia paĝo pri la mezmontaro.
[redaktu] Mitologio
En la Nibelunga sagao la heroo Siegfried [Zikfrit], kiu antaŭe famiĝis pro mortigo de drako kaj de la urbo Worms ekskursas en la Odenvaldon por ĉasado, tie murdiĝas fare de la kontraŭulo Hagen de Tronje. Ĉar la ekzakta loko en la vasta arbarego ne konatas, pluraj komunumoj disputas pri la honoro, esti la "murdejo de heroo Siegfried".
[redaktu] Topografio
[redaktu] Montoj
Plej altas la montoj
- Katzenbuckel (626 m), ĉe Eberbach, subdistrikto Neckar-Odenwald
- Neunkircher Höhe (605 m), subdistrikto Bergstraße
- Hardberg (593 m), subdistrikto Bergstraße
- Stiefelhöhe (589 m), lime inter Hesio kaj Baden-Virtembergo
- Tromm (577 m), subdistrikto Bergstraße kaj
- Krehberg (576 m), subdistrikto Bergstraße
Rigardante el la rejna valo, aparte elstaras la montoj
- Melibokus (517,40 m) kaj
- Auerberg (339,70 m; kun fortikaĵo Auerbach) en subdistrikto Bergstraße
[redaktu] Riveretoj
En la Odenvaldo fontas multaj riveretoj. Inter ili la plej longaj estas
- Weschnitz (60 km), kiu fluas en la Rejnon
- Mümling (50 km), kiu ĉe Obernburg fluas en la Majnon
- Gersprenz (47 km), kiu same fluas en la Majnon
- Elz (Elzbach) (34 km), kiu fluas en la riveron Neckar, kaj
- Modau (?? km), kiu pasas la sudon de Darmstadt kaj fluas en la Rejnon.
[redaktu] Lagoj
Aldoniĝas iuj lagoj, inter kiuj plej konatas la
- lago Eutersee proksime de Erbach-Bullau kaj Hesseneck, kaj la
- akvobaraĵo Marbach-Stausee iom sude de Erbach
[redaktu] Politika disdivido
La regiono disdividiĝas inter ses subdistriktoj.
En Hesio (do la centro, nordo kaj okcidento de la Odenvaldo) troviĝas la
- subdistrikto Odenwald (kun centro Erbach),
- subdistrikto Bergstraße (kun centro Heppenheim) kaj
- subdistrikto Darmstadt-Dieburg (administrata en Darmstadt).
En Bavario (do la oriento de la mezmontaro) situas la
- subdistrikto Miltenberg (kun sidejo en Miltenberg),
kaj en Baden-Virtembergo (do la sudo) la
- subdistrikto Rhein-Neckar (administrata en Heidelberg)
- subdistrikto Neckar-Odenwald (kun centro Mosbach) kaj
- subdistrikto Main-Tauber (kun centro Tauberbischofsheim).
La sendependaj urboj Darmstadt (nordokcidente) kaj Heidelberg (sudokcidente) troviĝas rande de la mezmontaro.
[redaktu] Vidindaĵoj
- La montareta regiono estas plena je etaj, historiaj urboj kun mezepokaj urbokernoj el ŝtonaj kaj trabfakaj konstruaĵoj. Michelstadt, Erbach kaj la eta Beerfelden en la centro, Dieburg, Reinheim, Groß-Umstadt kaj Babenhausen je la norda rando, Darmstadt, Seeheim-Jugenheim, Bensheim kaj Heppenheim je la okcidenta, Heidelberg, Eberbach kaj Buchen je la suda, Walldürn, Miltenberg kaj Aschaffenburg je la orienta estas nur ekzemploj.
- El inter la ruinoj de mezepokaj fortikaĵoj sur odenvaldaj montoj aparte menciindas tiuj de Alsbach, Auerbach, Breuberg, Lindenfels, Lichtenberg, Otzberg, Reichenberg (Reichelsheim), Rodenstein (Fränkisch-Crumbach), Starkenburg (Heppenheim) kaj Weinheim.
- Sur flanko de la monto Felsberg (514 m) norde de la komunumo Lautertal troviĝas la "Roka Maro", aro de monolitoj, kiuj aspektas, kvazaŭ torenta riverego el ŝtonegoj subenfluas de la monto. Jam la romianoj kaj ĉiuj sekvaj generacioj forprenis monolitojn por konstruado, sed restas tiom da, ke precipe infanoj en lerneja aĝo tre amuziĝas supren- aŭ subengrimpante la ŝtonaran torenton.
- En Buchen-Eberstadt dum 1971 malkovriĝis unu el la plej signifaj stalaktitaj kavernoj de Germanio, kiu viziteblas.
- En Breuberg-Hainstadt inter Höchst im Odenwald kaj Mömlingen troviĝas kruta sabloŝtona monto, kiu dum antaŭaj epokoj ankaŭ liveris ŝtonojn por konstruado, sed nun speciale taŭgas por sporta grimpado. Asocio montogrimpa flegas la vojojn ĉirkaŭajn, kaj preparis grimpejon aparte sekurigitan per ŝtalaj drategoj.
- Ĉirkaŭ la monton Katzenbuckel gvidas "kristala eduko-pado", kiu interese bildigas la vulkanan geologian pasintecon de la regiono.
- Kompreneble la vastaj arbaroj invitas je migrado. La montetoj ligiĝas per reto de migraj vojoj, kiuj sume longas pli ol 10.000 kilometrojn.
[redaktu] Trafiko
[redaktu] Stratoj
El aliaj regionoj de Germanio la randoj de la Odenvaldo bone atingeblas per la aŭtoŝoseoj A 3 de nordokcidento (Kolonjo) kaj oriento (Nurenbergo), A 5 de nordo (Kaselo) kaj sudo (Bazelo), A 6 de okcidento (Saarbrücken) kaj sudoriento (Heilbronn). Ene de la mezmontaro tamen ne ekzistas ajna aŭtoŝoseo: la planita daŭrigo de la "odenvalda aŭtoŝoseo A 45 de nordo en la regionon neniam realiĝis.
Por aŭta trafiko tial gravas iuj federaciaj stratoj, kiuj tamen nur esceptakaze (B45 Dieburg-Hanau kaj B26 Dieburg-Darmstadt) similas al aŭtoŝoseo, sed plejparte estas kurboriĉaj stratetoj, kiuj ĝenerale ne ĉirkaŭpasas komunumojn, sed gvidas ĉiun trafikon tra ili:
- La federacia strato B 26 gvidas de Darmstadt okcidenten tra Dieburg al Aschaffenburg,
La federacia strato B 38 foriras de la B 26 suden tra Reinheim, Groß-Bieberau, Brensbach, Reichelsheim, Fürth, Mörlenbach kaj Birkenau al Weinheim (aŭtoŝoseo A 5).
- La federacia strato B 45 de Hanau (aŭtoŝoseo A 3) gvidas suden al Dieburg, Groß-Umstadt, Höchst, Bad König, Michelstadt, Erbach, Beerfelden kaj Eberbach,
- federacia strato B 47 de Worms kaj Bensheim (aŭtoŝoseo A 5) iom zigzage orienten al Lindenfels, Reichelsheim, Michelstadt kaj Amorbach.
- La federacia strato B 426 ligas la sudon de Darmstadt (aŭtoŝoseo A 5) kun Reinheim, Höchst kaj Obernburg oriente, kaj la
- federacia strato B 460 Heppenheim kun Fürth, Mossautal kaj la sudo de Erbach oriente.
Krome tra la Odenvaldo gvidas la teme orientitaj turismaj stratoj "Nibelungen-" kaj "Siegfriedstraße", la "Germana Trabfaka Strato" kaj la "Feria Strato Alpoj-Balta Maro" - parte laŭlonge de la menciitaj federaciaj stratoj,
[redaktu] Fervojaj linioj
- La linio Odenwaldbahn gvidas de Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt nordokcidente respektive Hanau kaj Babenhausen norde tra Wiebelsbach-Heubach ĉe Groß-Umstadt, Hörchst, Michelstadt, Erbach ĝis Eberbach. Malfermita dum 1882, ĝi de decembro 2005 havas plej modernajn trajnojn.
- La linio Weschnitztalbahn de Weinheim al Fürth malfermiĝis dum 1895,
- la Neckartalbahn ligas Osterburken, Mosbach kaj Eberbach kun Heidelberg okcidente, kaj
- la Madonnenlandbahn veturas de Seckach norden al Miltenberg.
Laŭlonge de la pitoreskaj valoj de la riveretoj Weschnitz, Mümling kaj Gersprenz eblas bone bicikli, dum la ceteraj vojoj tra la Odenvaldo estas parte sufiĉe deklivaj. En praktike ĉiuj trajnoj bicikloj malmultekoste kunporteblas, tial ke kombino de biciklado kaj trajnado plialtigas la nombron de bicikle atingeblaj celoj (aparte kun infanoj, kiuj ne pretas aŭ kapablas tre grandan distancon bicikli).
[redaktu] Ligoj (ĉiuj germanlingvaj)
- paĝoj enkondukaj pri la regiono
- paĝoj de la geologia kaj natura parko Bergstraße-Odenwald
- paĝo, kiu helpas plani migradojn tra la Odenvaldo
- similcela paĝo de la regiona asocio Odenwaldklub
- tiu-ĉi turisma paĝo inter alie havas bonan regionan mapon
- vikipedia vojaĝo-paĝaro pri la regiono
- informoj por rajdaj ekskursoj en la Odenvaldo
- kaj fine ankaŭ germana paĝo de la Esperanto-Klubo Odenvalda