Heppenheim
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
Heppenheim estas germana urbo de pli-malpli 26.000 enloĝantoj en la sudo de la federacia lando Hesio, ĉirkaŭita de sunaj montetoj de la regiono Bergstraße kaj regiona vinkultiva centro.
Ĝi estas la administra sidejo de la subdistrikto Bergstraße kaj apartenas al la administra distrikto Darmstadt. La aŭtoŝoseo A 5 ligas ĝin al la proksimaj Heidelberg kaj Mannheim sude kaj al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde.
La "konferenco de Heppenheim", renkontiĝo de gvidaj liberaluloj la 10an de oktobro 1847 signis la komencon de la demokrata revolucio de la jaroj 1848 kaj 1849 en Germanio. Memore al tiu historia evento la germania politika partio "Libera Demokratia Partio" (germane Freie Demokratische Partei, F.D.P.) dum 1948 estis fondita en Heppenheim.
[redaktu] Vidindaĵoj
- la mezepoka merkata placo kun historiaj urbodomo, trabfakaj domoj kaj maria fontano
- la fortikaĵo Starkenburg sur la Kastela Monto
- la katolika urba preĝejo St. Peter
- la mezepoka nobela bieno Kurmainzer Amtshof
Heppenheim havas pitoreskan, preskaŭ ne detruitan mezepokan urbokernon sur areo de ses hektaroj. La plej multaj domoj de la malnova urbo estas trabfakaj, do karakterizitaj per multaj fasade videblaj vertikalaj kaj horizontalaj lignaj traboj, malhele farbitaj. Multaj el tiuj domoj rekonstruiĝis dum la jaroj post 1693 sekve de milita detruo de la urbo. La mezepoka urba muro tamen preskaŭ komplete estis forigita komece de la 19a jarcento, kaj nur fragmentoj restis. La urbo estas bele ĉirkaŭita de montetaj vitejoj, kaj estas centro de vinkultivado.
[redaktu] Partneraj urboj
- Kaltern en la germanlingva provinco Suda Tirolo en Italio, ekde 1971
- Le Chesnay en Francio, ekde 1975
- West Bend en Usono, ekde 2004