Norena lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Ĝermana lingvaro > Nord-ĝermana lingvaro > Okcident-Nordia lingvaro > Norena lingvo
Specimeno: Versaĵo de la poemo Vǫluspá
- Sér hon upp koma
- ǫðru sinni
- jǫrð ór ægi
- iðjagrœna;
- falla forsar,
- flýgr ǫrn yfir,
- sá er á fjalli
- fiska veiðir.
La Norena (kodo laŭ ISO 639: non) estas tiu lingvo, kiun la ĝermanoj (vikingoj) parolis kaj skribis dum Mezepoko en Norvegio kaj norvegida Islando, kaj en la ceteraj kolonioj kie vivis norvegidoj: Ferooj, Ŝetlando, Orknejaj Insuloj, kaj en kelkaj partoj de Irlando, Skotlando, Nord-okcidenta Anglio, Mankso kaj Hebridoj. Ĝi supozeble estis la unua eŭropa lingvo aŭskultebla en Nordameriko, en la setlejoj en Gronlando kaj en Novlando ĉirkaŭ jaro 1000. La lingvoj pradana, prasveda kaj pragotlanda tre similis al la norena ĝis ĉ. 1100, pro kio kelkaj parolis pri "komun-vikinga" lingvo en Skandinavio (la parolantoj mem parolis pri dǫnsk tunga aŭ "lingvo dana"). Ĉu oni pritaksu la diferencojn inter la kvar lingvoj nure dialektaj aŭ ne, debatendas, kio ankoraŭ estas problemo en la klasifikado de la modernaj Skandinaviaj lingvoj; en Gotlando, ekzemple, oni hodiaŭ distingas inter gotlanda lingvo (svede gutamål) kaj de tiu lingvo influita sveda dialekto (svede gotländska). Ĉiukaze, pro certaj sonaj evoluoj, oni kutimas dividi la idojn de la praskandinavia lingvo inter okcidentnordia (norena) kaj orientnordia (pradana, prasveda, pragotlanda) branĉoj. Tamen, post 1100 la pradana plidiferenciĝis de siaj nordaj kuzoj, kaj por la periodo 1100-1300 kelkaj proponas distingon inter branĉoj sudskandinavia (dana) kaj nordskandinavia (norena, sveda).
Enhavo |
[redaktu] Historio
La unuaj run-skribaĵoj kiuj estas klare norenecaj datas de ĉirkaŭ 700. Ĵus antaŭe la praskandinavia lingvo trapasis drastan evoluon, kie la kutime longaj praskandinaviaj vortoj ŝanĝiĝis ĝis nerekoneblo pro apokopo, umlaŭto kaj forfalo de finaĵoj. Pro diversaj umlaŭtoj aro da novaj vokaloj estiĝis (y, æ, ø, ǫ), kaj vortformoj kiuj "travideblis" en la praskandinavia, iĝis nelogikaj, parkere lernendaj por alilingvanoj. Ekzemple praskandinavia *barna "infano" regule iĝis *barnu "infanoj" per unu el la pluralaj finaĵoj, sed pro umlaŭto kaj posta apokopo la norenaj formoj estis barn kaj bǫrn. La klasika periodo de la norena situas inter 1100 kaj 1300. En tiu ero skribatis la ĉefparto de la islandaj sagaoj, perloj de la norena kaj tutmonda literaturoj. Post tio la lingvo spertis lentan dekadencon. Helpite de la granda pesto la lingvo malaperis en Norvegio depost 1370. Homoj sciantaj skribi ĝin, kiuj ĉefe estis monakoj, flegadis la malsanulojn kaj mem infektiĝis kaj mortadis. La buŝa lingvo plisimpliĝis al la "meznorvega lingvo", kaj novaj skribistoj poste alvenintaj ĉefe estis najbarlandaj (danaj, svedaj). En Islando la norena pluviglis ĝis ĉirkaŭ 1500, post kiam okazis gravaj sonŝanĝoj kiuj disigis la norenan de la moderna islanda. Tamen la islanda eĉ hodiaŭ restas tre-tre simila al sia "panja lingvo", kaj islandanoj povas senprobleme legi plejparton de la sagaoj. Laŭ kelkaj islandanoj la norena tial neniam "mortis", kiel la latina, sed sciencistoj kutime distingas inter la du lingvoj.
Ĝis ĉirkaŭ 1150 la lingvo skribatis sole per diversaj runaj alfalbetoj, sed kun la apero de kristanismo oni komencis adapti kaj ekuzi la latinan alfabeton. La runoj restis uzataj por mallongaj markigoj (nomoj sur objektoj ktp.) ĝis la malapero de la lingvo. La senvaria ortografio kiun oni hodiaŭ uzas por norenaj teksteldonoj, estas invento de la 1700-aj kaj 1800-aj jaroj, bazita sur modernislanda ortografio kaj diversaj praaj tekstoj mem.
[redaktu] Prononco kaj strukturo
La akcento ĉiam falas sur la unuan silabon. Kontraste al la moderna islanda, la vokaloj de la Norena (a, á, e, é, i, í, o, ó, u, ú, y, ý, æ, ø, ǿ [aŭ œ], ǫ) legatu kiel en tipa latinlitera lingvo (ekz-e Esperanto). Supera ´ indikas longecon. "Y" prononcatas [y] (laŭ IFA, kiel franca "u", turka "ü", dana "y"), "æ" [æ] (kiel angla "a" en cat, norvega "æ", suoma ä), Ø [ø] (kiel franca "eu", turka "ö", dana "ø"). La tipe norena "ǫ" (modernislande "ö"), kiu interalie ofte anstataŭigas "a" kiam venontsilabas "u", havu pli malsupran, ferman prononcon ol "o". Diftongoj estas "au", "ei", "ey" (rondigita "ei"). Inter la konsonantoj la jenaj havas prononcon malsimilan al la Esperantaj:
- ð - [ð], kiel en angla father, hispana salida
- f - intersilabe kaj postsilabe kiel [v], vortkomence kiel [f]
- g - intervokale kaj postsilabe kiel voĉa "ĥ", kiel en nederlanda van Gogh, hispana Aragón
- þ - [θ], kiel en angla through, eŭrop-hispana zumo
- x - ks
- z - ts, ds, ðs (laŭcirkonstance)
La baza vortordo de la norena estas SVO. Ĉe substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj la numeraloj 1, 2, 3, 4 ekzistas 3 genroj (maskla, ina, neŭtra), 2 nombroj (singulara kaj plurala, ĉe la pronomoj eĉ dualo), kaj 4 kazoj (nominativo, akuzativo, dativo, genetivo). Substantivoj povas porti difinan artikolon, ĉu senlige ("la viro"), ĉu postmetite (**"virola"). Verboj havas 3 modojn (subjunktivon, konjunktivon, imperativon) kaj 2 tempojn (nunan/futuran kaj pasintecan) plus kelkajn kunmetitajn tempojn. La lingvon karakterizas eksterordinare granda libereco rilate al vortordo, kunmetado ks. Tio estas zorge ekspluata en la Norena barda poezio.
[redaktu] Aliaj informoj
Postaj idoj de la norena: Islanda lingvo - Feroa lingvo - Norno (mortinta) - Norvega lingvo (nynorsk-ecaj varioj)
Estas proponita propra Vikipedio en la norena, vidu meta:Requests_for_new_languages.
Vidu ankaŭ: Norena literaturo - Ŝanĝoj inter la Norena kaj Islanda lingvoj - Nord-ĝermana mitologio - Vikingoj - Runoj