Diftongo
El Vikipedio
Diftongo estas kunmeto de vokalo kun duonvokalo (en Esperanto aj, ej, oj, uj, aŭ, eŭ, oŭ) formanta kune la vokalan kernon de unu silabo.
En analizoj de interalie la Hispana lingvo oni kutime kalkulas ankaŭ la kunmeton duonvokalo+vokalo kiel diftongon. Ĉe senfrota prononco, tiu analizo povas esti defendata kiel taŭga ankaŭ por Esperanto. Tiuokaze, la nombro de diftongoj en nia lingvo duobliĝas:
falaj diftongoj: gajaj, plej, ĝojoj, ujoj, aŭ, eŭro, [poŭpo]
leviĝaj diftongoj: ja, je, ju, joviala, (ŭa, ŭeno, [ŭoko]).
En la portugala lingvo estas la nazaj diftongoj ão kaj õe, preskaŭ ne prononceblaj al multaj alilingvanoj.
kaj kelkfoje la analizanto trovos eĉ triftongon.
Vidu ankaŭ: Ŭ, J, duonvokalo